Esperanto-tago : 2018 07 26 - Ĉu vi kunlaboros?

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 21 Jul 2018 19:39:33 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=Yt9D7DZ6TiVH-aaQmBbeKY_yqeom9F2OcwXEJAuwA_dQ@mail.gmail.com>
Ĉi-jare la internaciaj esperantistoj provas informi neesperantistojn okaze
de la Esperanto-tago 2018. Ni en Anglujo povas uzi la materialojn, kiuj
estas proponataj en www.linguistic-rights.org/esperanto-tago , aŭ uzi la
ĉi-suban materialon, kiu estas proponata de Lu Wunsch el Germaujo kaj
emfazas alian aspekton de Esperanto, aŭ ni povas mem krei niajn materilojn
por la 26-a de julio.

Ĉar la ĉi-sekva materialo ne ekzistas en la angla, ĉu iu pretus traduki ĝin
al la angla?

Informu min, se vi pretas.

Amike

Renato

*(Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo.*

*Okaze de la Esperanto-tago, 26-a de julio 2018*

En la 26-a de julio la internacia lingvo Esperanto festos sian 131-an
naskiĝtagon - en tiu tago en la jaro 1887 la rusa cenzura oficejo en
Varsovio donis la permeson por la disvastigo de la unua
Esperanto-lernolibro de Ludoviko Zamenhof.

*Ankaŭ kiel denaska lingvo*
Esperanto ĝis nun disvastiĝis en pli ol 120 landoj tutmonde. Oni taksas ke
kelkaj milionoj da homoj lernis Esperanton kaj kelkaj centmiloj regule uzas
la lingvon. Proksimume mil ĝis du mil homoj hodiaŭ parolas Esperanton kiel
denaskan lingvon.
Esperanto kiel ĉiutaga lingvo

Ĉefe la interreto tre subtenis la ĉiutagan uzadon de la lingvo. Multaj
Esperanto-parolantoj legas kaj skribis ĉe Facebook kaj aliaj interretaj
paĝoj, aŭskultas kanton ĉe youtube kaj legas elektronikajn librojn en
Esperanto.
Ĉefa lingvo Esperanto - en familioj, kulturaj centroj kaj radiostacioj

Por kelkaj Esperanto-parolantoj intertempe Esperanto fariĝis la plej multe
uzata lingvo. Ili ofte vivas en Esperanto-geedzeco aŭ en partnera rilato
kun alia Esperanto-parolanto. Multaj havas infanojn, kun kiuj ili ĉiutage
parolas Esperanton. Por aliaj Esperanto fariĝis la ĉiutaga lingvo en la
profesio - ekzemple en la oficejo de la Universala Esperanto-Asocio en
Roterdamo, ĉe landaj Esperanto-asocioj kaj kulturaj centroj.

Ankaŭ en la redakcioj de la ĉina radio-elsendoj en Esperanto
http://esperanto.cri.cn/
<https://land.us18.list-manage.com/track/click?u=5d310161c6d01a11be6db433a&id=22f02449d5&e=5a9d9aee15>
kaj la interretaj paĝoj http://esperanto.china.org.cn/
<https://land.us18.list-manage.com/track/click?u=5d310161c6d01a11be6db433a&id=31d27e9817&e=5a9d9aee15>
kaj http://www.espero.com.cn/
<https://land.us18.list-manage.com/track/click?u=5d310161c6d01a11be6db433a&id=7f6cf244f0&e=5a9d9aee15>
oni ĉiutage parolas Esperanton. Verkistoj kaj redaktoroj skribas librojn en
Esperanto, verkas artikolojn por Esperanto-gazetoj aŭ tradukas literaturon
en Esperanton. Ekde 1993 la Esperanto-PEN-Centro estas membro de la
verkista asocio PEN International.
Ŝtate rekonita en Hungario

En Hungario ekzistas specialaj Esperanto-lernejoj, ĉar tie Esperanto estas
akceptita por la pruvo de lingvo-konoj en la universitatoj de la lando.
Ĉiujare en Hungario homoj trapasas plurajn milojn da ŝtate rekonitaj
Esperanto-ekzamenoj.
Nemateria kultura heredaĵo
Esperanto rekonita kiel "portanto de la Esperanto-kulturo"

En Pollando Esperanto en 2014 akceptiĝis kiel "portanto de la
Esperanto-kulturo" sur la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Tio
emfazas la kreskantan nombron da kulturaj kreaĵoj en Esperanto - libroj,
teatraĵoj, kantoj, filmoj - kaj la estiĝon de memstara Esperanto-kulturol
Studi Esperanton ĉe la universitato de Poznano

En Pollando la universitato de Poznano ekde 1997 ofertas trijaran studadon
de interlingvistiko kun emfazo je Esperanto.

*Lerni Esperanton en interreto *

Ĉe Duolingo intertempe pli ol 1,7 milionoj da lernantoj registriĝis por unu
el la Esperanto-kursoj tie. Ankaŭ pluraj dekduoj da aliaj retaj
lingvolernejoj ofertas Esperanto-kursojn, ekzemple https://lernu.net/
<https://lernu.net/de>
​en <https://lernu.net/de>
 .

__
Interreto, Fontoj
(ĉi-foje iom mallonga; volonte mi liveras pliajn fontojn)

​www.esperanto.net/en ​

*~~~*
*Renato Corsetti, [email protected] <[email protected]>  *