Esperanto estas sukceso che Duolingo! [1 Attachment]

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Thu, 11 Oct 2018 12:27:35 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Esperanto estas sukceso ĉe Duolingo!

Nuntempe 700 mil homoj aktive lernas Esperanton per Duolingo, sed 
ekzistas potencialo por multaj aliaj, ĉar Duolingo estas la plej granda 
virtuala lingvo-instruilo en la mondo, kun 300 milionoj da lernantoj.

UEA iĝis partnero de Duolingo por enkonduki lernantojn de Duolingo al la 
loka movado. Ĉiu esperantisto povas iĝi Duolingo-ambasadoro kaj krei 
eventojn en tiu platformo. Kiam lernanto de via regiono atingas la finon 
de leciono, tiu vidos Duolingo-reklamon invitante al via evento.  En la 
mondo nun ekzistas 500 Duolingvo-grupoj, el tiuj 60 (12%) en Esperanto.

Lernu kiel partopreni: https://youtu.be/w8r1JaadL7w