Fwd: [N-ro 768] Prepare al Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro
"Renato Corsetti
[email protected] [esper-brit]" <
[email protected]>
Tue, 4 Dec 2018 14:40:08 +0000
| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<CAFxLG=bnZHdDLpQrPpoNmgAPcjLmdkATOQsYVgPweWJGCBzszA@mail.gmail.com> |
------------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 768
2018-12-04
------------------------------
PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO
La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago
de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj>,
akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948.
Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio.
En la nuna jaro la Homrajta Tago kaj la Zamenhof-Tago (15 decembro) okazos
en la sama semajno. Ni rekomendas al niaj membroj, lokaj grupoj kaj
kunlaborantaj asocioj, ke ĉi-jare ili kombinu la festadon de ambaŭ aranĝoj.
Zamenhof ripete emfazis la gravecon de plena partopreno en la internacia
vivo en spirito egaleca – sen diskriminacio religia, rasa, kaj ... lingva.
Li mem plurfoje aludis al tiuj idealoj, kiuj fine trovis lokon en la
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
“Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko
estas plene ebla,” Zamenhof asertis post la Bulonja kongreso de 1905. En
sia “Deklaracio de Hilelisto” li skribis, ke “ĉiu lando apartenas ne al tiu
aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj ke “en sia
familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton,
paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li
volas” – sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ
alian religion.
En multaj lokoj, ekzemple en sia parolado en London en 1907, Zamenhof firme
identigis sin kun samaj idealoj kiel tiuj deklaritaj en la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Eĉ antaŭ la oficiala akceptiĝo de la Deklaracio, Universala
Esperanto-Asocio metis en sian statuton aludon al la homaj rajtoj kiel
esencaj kondiĉoj por ĝia laboro. Paragrafo 5 de la nuna statuto deklaras,
ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj,
kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj
aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj
kondiĉoj.”
Tra la jaroj – en niaj eldonaĵoj, niaj kongresoj, niaj mesaĝoj al niaj
membroj kaj la Esperanto-movado ĝenerale – ni emfazis la gravecon de la
Deklaracio por la paca kaj libera disvolviĝo de la internacia komunumo..
Pro sia sindediĉo al la internacia vivo, la libera interŝanĝo de personoj
kaj de ideoj, kaj la forigo de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de
la lingva, la Esperanto-movado, kaj precipe UEA, estas modelo, ekzemplo,
kaj heroldo de la paca internacia vivo. Dialogo plibonas ol armiloj, kaj
egaleca dialogo plibonas ol diskriminacia.
Kion fari por festi tiujn du specialajn tagojn? Niaj aŭstraj kolegoj jam
montras la vojon: ĉi-sabate en Vieno, kunlabore kun la Pola
Kulturinstituto, ili festos kaj la pacon kaj ĝian sekvanton Zamenhof,
ligante la Zamenhof-Tagon kun la 70-jariĝo de la Deklaracio. Eble vi povus
similan aferon fari. Ni proponas jenajn ekzemplajn agadojn:
- Instigi al legado kaj pli funda interkonatiĝo kun la teksto de la
Deklaracio, kies Esperanto-traduko troviĝas ĉe
https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115 kune kun
la aliaj 512 tradukoj faritaj ĝis nun; kaj kiu ankaŭ estas trovebla en la
libreto Fundamento de homaj rajtoj
<http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9429> (2016),
- Dediĉi vian lokan kunvenon al la Deklaracio, eble per laŭtlegado de
kelkaj paragrafoj,
- Alvoki al simila agado ĉe aliaj lokaj kluboj,
- Mencii la datrevenojn en sociaj medioj,
- Skribi gratulan mesaĝon al via nacia Asocio pri UN menciante kaj la
Deklaracion kaj la rolon de Zamenhof,
- Sendi similan leteron al vialanda UNESKO-Komisiono,
- Atentigi pri, kaj kontribui al, filmprojekto de UN, lanĉita de la
Ĝenerala Sekretario Antonio Guterres: https://www.un.org/en/udhr-video/.
Temas pri alvoko al registrado de filmetoj en kiuj oni laŭtlegu artikolon
de la Deklaracio en sia lingvo kaj diskonigu ĝin ĉe sociaj retoj, uzante la
kradvortojn #StandUp4HumanRights #RightsOutLoud . La plej kvalitajn vi
povus sendi al la projektaj respondeculoj, tiel ke iu el ili eventuale
aperu ĉe Youtube.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj
--
*~~~renato corsetti, [email protected]
<[email protected]> *
*londono, britujo*