Agadplano por Amikoj de Esperanto

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 7 Jan 2019 12:52:19 -0200
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
*

La retejo www.esperanto.net havas tradukon en 66 lingvoj, el tiuj nur 14 
jam estas en la nova versio, kiuj varbas Amikojn de Esperanto.  La 
retejo estas ankoraŭ en prova fazo sed jam preskaŭ 500 homoj aliĝis al 
tiu kategorio. Google emas montri la retejon en la unuaj pozicioj de 
serĉadoj, ĉar la serĉadoj en ĉiuj lingvoj 66 lingvoj plialtigas la 
prestiĝon de la retejo.

**


    Traduko kaj plibonigo de la tekstoj al pluraj lingvoj.

Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Rimarku, ke 
ni ne petas laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en 
Esperanto.  Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj 
plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna 
Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu 
kontakti nin.


    Ĝisdatigo de la mondmapo

Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la 
informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro 
aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran 
radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.  Se vi 
trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia 
formularo: http://tinyurl.com/mondmapo


    Kontakto kun Amikoj de Esperanto

Preskaŭ 500 homoj atendadas nian kontakton. UEA sendos serion da 
du-lingvaj mesaĝoj kun informoj pri nia lingvo kaj movado al ĉiuj Amikoj 
de Esperanto.  Ni jam havas plurajn sugestojn pri tiuj mesaĝoj, sed ni 
devas ankoraŭ plibonigi kaj ordigi tiujn tekstojn laŭ konvinka kapablo. 
Se vi volas partopreni tiun laborgrupon, bonvolu viziti la tekstojn 
https://goo.gl/v8W74ikaj https://goo.gl/UNqMbF, kaj kontakti nin.


    Varbi landajn kunlaborantojn

Bonvolu plusendi tiun mesaĝon al viaj enlandaj grupoj kaj landa asocio.


Dankon


Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

cid.emilio (ĉe) gmail.com







*