INFORMITALE 234 Kial, laŭ vi, membro de la Eŭropa Komisiono deziras partopreni la italan Esperanto-kongreson - Triesto 24-31 aŭgusto 2019?

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Thu, 31 Jan 2019 09:11:25 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBH1dndU7sa2+9unULQKuWeBUUS=XDENvoNFMbkUpn0MPg@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 234

Kial, laŭ vi, membro de la Eŭropa Komisiono deziras partopreni la
italan Esperanto-kongreson - Triesto 24-31 aŭgusto 2019?

Eble ĉar tiu estas la sola kongreso en 2019, en kiu oni parolas pri
konkretaj proponoj al EU rilate la 2-an lingvon por ĉiuj eŭropanoj,
tio estas Esperanto. Vytenis Povilas Andriukaitis, membro de la Eŭropa
Komisiono kaj de la patrona komitato de UEA ĵus esprimis tiun deziron
al Zlatko Tiŝljar, la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu aranĝas
tre riĉan programon en Triesto, en la kadro de la Itala
Esperanto-Kongreso, https://kongreso2019.esperanto.it/eo/. Interalie
oni raportas pri eksperimento financata de EU kaj nun farata en la
lernejoj de kelkaj EU-landoj cele pruvi ankoraŭfoje la avantaĝojn de
la lernado de neŭtrala helpa lingvo fare de infanoj en tre juna aĝo,
kaj oni proponas al Eŭropo profiti de tiuj sciencaj rezultoj.

Venu ankaŭ vi por diri persone al Eŭropa Komisionano, kion vi opinias
pri Esperanto dua lingvo por ĉiuj eŭropanoj. Aliĝu nun ĉe
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/


------------------------------------
Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]>
------------------------------------


------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/