Eraraj informoj pri Esperanto ĉe France Culture. B v. komenti al tiu radio. Dankon pro via eventuala subteno!

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Wed, 27 Mar 2019 13:11:00 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Bonvolu plusendi al aliaj retlistoj, enretaj grupoj kaj individuoj
tutmonde.
Bonvolu ankaŭ publikigi en via papera aŭ enreta loka, regiona aŭ landa
gazeto.
Antaŭdankon!)

Saluton!

En la franca radio France Culture antaŭ kelkaj tagoj estis elsendita
interparolado kun la grekisto kaj filozofo Heinz Wismann kaj iu alia.
Wismann interalie asertis, ke Esperanto *ne estus evoluigebla lingvo*,
ĝi estus *fermita lingvo* (do senŝanĝa) kaj ke *neniu volus uzi
Esperanton*. Tion France Culture ĉe Twitter sub "Culturesmonde" eĉ
aparte elstarigis.
https://twitter.com/CulturesMonde_/status/1108677195638210560

En la elsendo aŭskulteblas ankaŭ, ke Esperanto estus serva *lingvo de
malalta nivelo*.
"Eh bien, l'espéranto n'a pas pris, parce que c'est une langue de
service de bas niveau".
(Proksimume: Esperanto ne akceptiĝis pli vaste, ĉar ĝi estas serva
lingvo de malalta nivelo.)

La elsendo okazis je ĵaŭdo 21/03/2019 inter la 11-a horo kaj 11h55. Ĝi
aŭskulteblas (aktuale ankoraŭ) ĉe
https://www.franceculture.fr/emissions/cultures-monde/guerillas-linguistiques-44-de-babel-a-google-traduction-vers-un-nouveau-langage-universel
Pri Esperanto ekde minuto 23:10 dum proks. unu minuto (transskribita
teksto sube en la franca kaj Esperanto).

Mi tre ĝojos, se vi bonvolos atentigi al France Culture, ke tiuj asertoj
estas malveraj - aŭ, pli bone, en pozitiva varianto:
Esperanto estas evoluanta lingvo kaj ĝi estas uzata tutmonde, ekzemple
en vikipedio kaj en Facebook. Esperanto estas rekonita de la PEN-centro,
de la pola kaj kroata ŝtatoj kiel nemateria kultura heredaĵo kaj ĉiutage
uzata de Ĉinio en novaĵoj ĉe http://esperanto.china.org.cn/ ..

Ĉe Tvitero vi havas proks. 300 signojn. Vi povas uzi ankaŭ la
kontaktformularon ĉe
https://www.radiofrance.fr/contacts
Verŝajne plej bonas, se vi sendos paperan leteron al France Culture
Maison de la Radio 116, avenue du Président Kennedy - 75220 Paris cedex 16

Jen kelkaj redaktistoj kaj direktoroj de France Culture:
https://www.franceculture.fr/medias/lequipe-de-la-redaction-de-france-culture-france-musique
Ekzemple: *Directeur de la rédaction*  Frédéric Barreyre @FBarreyre
<https://twitter.com/FBarreyre>

Uzu la lingvon, kiun vi deziras - la franca, la angla, Esperanto, la
lingvo de via lando.
Menciu, ke la asertoj de tiu Heinz Wismann estas malveraj kaj kio estas
kontraste vera.

Se vi ŝatos, bv. instigi al France Culture, ke post tiu misa informo ili
bonvolu okazigi alian elsendon, en kiu oni prezentos la verajn faktojn
pri Esperanto, de fakuloj pri la temo, Esperanto-parolantoj, kaj ne
onidirojn de homo, kiu neniam publikigis science pri Esperanto.

Eble vi demandos vin, ĉu vere necesas reagi. Nu, lingvistoj kaj
filologoj dum la pasintaj jardekoj faris amason da tiaj nebazitaj kaj
malveraj asertoj pri Esperanto. Tre multaj simple neniel konas la realan
mondon de la Esperanto-lingvokomunumo. Ili rakontas unu al la alia
malverajn onidirojn - kaj ili neniel kontrolas la faktojn per sciencaj
tekstoj kun fontoj. Eĉ la informojn de vikipedio kun ties fontoj ili ne
rigardas.

Laŭ mia supozo estas ĉefe unu maniero por fini tiun ĉenon de misaj
informoj: Informi pri la veraj faktoj! Ĉiam kiam iu denove misinformas,
laŭ mi indas informi tiun homon kaj - tre grave - multajn homojn ĉirkaŭ
tiu homo; se ni ne faras tiun duan informadon, ni kutime atingas
malmulton; la homo legas kaj fino. Multe pli instige estas, se homoj
ĉirkaŭ li aŭ ŝi estas ankaŭ informitaj pri la misaĵo.

Neniu povas sukcesi bone prijuĝi Esperanton sen scii pri la reala
Esperantujo. Kaj ni ne sukcesos akceptigi Esperanton, dum la alia flanko
estas tiel grave misinfomita.

Do: Estu afabla, helpu subteni vian Esperanto-lingvokomunumon kaj komentu:

    https://twitter.com/CulturesMonde_/status/1108677195638210560
    aŭ / kaj
    https://www.radiofrance.fr/contacts

Se vi ŝatos kaj sentos vin sufiĉe kompetenta por skribi decan leteron al
universitata medio: Heinz Wismann
https://fr.wikipedia.org/wiki/Heinz_Wismann#Biographie
estas malnova kunlaboranto de la altlernejo EHESS. Jen ties prezidanto,
kiun indas demandi, ĉu li samopinias kun la asertoj pri Esperanto de
Wismann. Nur tio, apenaŭ pli.
https://www.ehess.fr/fr/personne/christophe-prochasson

Bv. skribi kiel eble plej afable. Mi krome instigas, ke vi prefere ne
laŭdu ion ajn alian pri Esperanto, ekzemple ties taŭgecon por Eŭropo kaj
la mondo. Mi rekomendas ke ni limigu nin je tio, kio estas tute certa:
- Esperanto estas evoluanta lingvo, malfermita al novaj influoj, daŭre
akceptanta novajn nociojn kaj vortojn.
- Esperanton jes volas uzi kaj uzas kelkaj centmil homoj kaj eble mil
familioj kaj paroj ĉiutage. Kaj uzas ĝin ĉiutage ekzemple pluraj retejoj
de Ĉinio.
- Ĝi estas altnivela lingvo. (Komparu la plenan tekston de la misaj
asertoj sube.)

Bonvolu cetere esti certa, ke Wismann plene kredas je tio, kion li
diris. Laŭ mi li simple estas komplete misinformita, sed havas neniun
ajn deziron erare informi. Li ne ŝatas Esperanton, jes, sed tiu neŝato
vivas surbaze de eraroj.
Jam antaŭe Wismann montris, ke li estas misinformita pri Esperanto - li
evidente ne scias, ke Esperanto havas vortludojn.
http://eurocite.eu/wp-content/uploads/2016/07/Interview-Heinz-Wismann.pdf
Kaj jen kompleta misinformado de Barbara Cassin, nun membro de la Franca
Akademio, kiu studis ĉe Heinz Wismann.
https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252

Sube la transskribita teksto.

Amike

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

__

Transciption des propos de Heinz Wismann sur l'espéranto, à partir de
23:10 sur
https://www.franceculture.fr/player/export-reecouter?content=90c1c384-b123-4109-bf34-9adcff5be526
Emission jeudi, 21 mars, de 11.00 à 11.55 env.

- Florian Delorme : Par ailleurs cette langue de service universelle,
elle s'est jamais imposée, ça fait longtemps qu'on a l'ambition de
mettre en place une langue universelle qui serait parlée, comprise par
tout, sur fond l'espéranto qui a été créé dans les années 1880 c'était
déjà ce rêve-là et en fait, ça n'a jamais pris, on peut d'ailleurs se
demander pourquoi...

- Wismann : Vous savez pourquoi l'espéranto n'a pas pris ...

- Et pourquoi ?

- Wismann : C'est tout simplement que c'est pas une langue évolutive.
C'est à dire, dans l'espéranto, c'est comme dans la machine qui dispose
d'exemples de traduction et qui avec une éfficacité beaucoup plus grande
encore compare et puis trouve une sorte de moyenne convaincante de
toutes les pratiques qu'elle observe ou qu'elle a, alors, les bases de
données.

Eh bien, l'espéranto n'a pas pris, parce que c'est une langue de service
de bas niveau, dans la mesure où ...

Alors que l'anglais international comme il est quand même greffé sur
l'anglais qui est une vraie langue de culture permet l'intrusion
d'éléments qui proviennent de cette langue de culture, tandis que
l'espéranto a été conçu d'une certaine manière, de manière prémonitoire
comme une langue close et du coup personne ne veut s'en servir.

Et ça c'est le choix humain, je trouve, c'est très intéressant de
distinguer le niveau d'exigence des locuteurs pour aborder (?) les
questions que nous nous posons ici.

24:27

Pour réagir :

  * https://twitter.com/CulturesMonde_/status/1108677195638210560

  * https://www.radiofrance.fr/contacts

Merci.
__

Traduko(provo)
- Florian Delorme: Cetere tiu ĉi lingvo por universala servo, ĝi neniam
enkondukiĝis, estas jam delonge ke oni volas establi universalan lingvon
kiu estus parolata kaj komprenata de ĉiuj - Esperanto kiu estis kreita
en la 1880-aj jaroj, ĝi estis jam ĉi tiu sonĝo kaj fakte, ĝi neniam
akceptiĝis, oni povas cetere demandi sin kial ...
- Wismann: Vi scias kial Esperanto ne akceptiĝis..?
- Kaj kial?
- Wismann: Estas tute simple - ĝi ne estas evoluigebla lingvo. Do en
Esperanto estas kiel en la maŝino kiu havas traduko-ekzemplojn kaj kiu
kun eĉ multe pli granda efikeco komparas kaj poste trovas specon de
konvinka mezumo de ĉiuj praktikoj kiujn ĝi observas aŭ havas, do la
datumbazoj ...
Nu, Esperanto ne akceptiĝis pli vaste, ĉar ĝi estas serva lingvo de
malalta nivelo koncerne ...
Dume la internacia angla, ĉar ĝi estas greftita [bazita] sur la angla,
kiu estas vera kulturlingvo, permesas la eniĝon de elementoj kiuj venas
de tiu kulturlingvo, dum Esperanto estis konceptita laŭ certa maniero,
laŭ maniero antaŭpripensita, kiel fermita lingvo kaj do neniu volas uzi ĝin.
Kaj tio estas la homa elekto, mi opinias, estas tre interese distingi la
postulo-nivelon de la parolantoj por trakti la demandojn kiujn ni metas
al ni ĉi tie.

Por reagi:

  * https://twitter.com/CulturesMonde_/status/1108677195638210560

  * https://www.radiofrance.fr/contacts

Grandan dankon!

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Berlin, Germanio

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Für das Wachstum der Esperanto-Sprachgemeinschaft!

Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo - Buchversand
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
Presse- und Öffentlichkeitsarbeit
por/für GEA kaj/und EsperantoLand

Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten  http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj