INFORMITALE 235 Ĉu kongreso de E@I aŭ Itala Espera nto-Kongreso? https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 8 Apr 2019 19:28:18 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBHQt4pUY_-kEKKtsmXrhe61hwtVwQkESwa5r4b2oR4M4w@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 235

Ĉu kongreso de E@I aŭ Itala Esperanto-Kongreso
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

Granda parto de la Itala Kongreso de Esperanto temos pri la agadoj kaj
la ideoj de la slovaka asocio E@I, kies mistera nomo povus esti
Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto aŭ Eŭropo ĉe Interreto.
Vi mem rajtas interpreti ĝin laŭ via prefero. La fondinto kaj gvidanto
de E@I abunde prelegos en la Itala Esperanto-Kongreso pri: -
Plurilingvismo kaj la rolo de poliglotoj en ĝi. Kiel vi scias Peter
Balaz estas la organizanto de la poliglotaj renkontiĝoj, kiuj ĉiam pli
fariĝas io antaŭenportata de esperantistoj. - Ĉu ni pretas je granda/j
ŝanĝo/j? Mistera titolo. Esperantistoj certe emus respondi “jes!”, sed
ĉu en la praktiko nia movado kapablas reinventi sin? -
Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre legas ĝin? “Librojn legu la
verkisto, estas mi esperantisto” diras fama poemo el la pasinta tempo,
sed la pasinta tempo ne volas pasi kaj eldonistoj frontas la saman
problemon nun. - Novaĵoj de la E@I-kuirejo tre klare aludas je la
nunaj projektoj de E@I. Vi scios anticipe, kion aliaj movadanoj scios
post unu jaro.

Se vi estas tiel teknologie moderna, ke vi konas la misteran signon @,
vi estas bonvena ĉe ĉi tiuj prelegoj.

Vizitu nian paĝaron: https://kongreso2019.esperanto.it/eo/  kaj aliĝu!

E@I kaj la LKK bonvenigas vin!

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/


------------------------------------
Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]>
------------------------------------


------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/