PRETIĜAS NOVA FORUMO POR UEA-MEMBROJ

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Wed, 17 Apr 2019 12:37:24 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
      PRETIĜAS NOVA FORUMO POR UEA-MEMBROJ

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko n-ro 769 
<https://uea.org/gk/769a1> (la 4-an de decembro 2018) krei novan retan 
kunlaborejon por nia membraro, alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la amendita 
limdato, la 18-a de februaro. Post intensaj diskutoj kaj analizoj pri la 
bonegaj kvar proponoj, la Estraro decidis favore al la propono de la 
brita esperantisto Tim Owen, kreinto de la nova retejo de UEA uea.facila 
<https://uea.facila.org/> (vidu Gazetaran Komunikon n-ro 780 
<https://uea.org/gk/780a1>) kaj kunaŭtoro de la nova lernolibro pri 
Esperanto por anglalingvanoj Complete Esperanto.

Origine ni planis lanĉon de la nova forumo jam post unu monato da 
laboro. Tamen intertempe Tim Owen proponis al Emiljo Cid, la estrarano 
pri informado, aldoni pliajn funkciojn, elektitajn el inter la plej 
utilaj kaj modernaj rimedoj nun uzataj en bonaj retejoj. Tiujn aldonajn 
funkciojn li pretas prilabori volontule. UEA konsentis pri tiuj aldonaj 
proponoj kaj rezulte la lanĉo de la forumo estas nun antaŭvidata por la 
komenco de majo.

La nova forumo estos tute moderna. Eblos uzi ĝin egale per poŝtelefonoj 
kiel per komputiloj, registriĝi kaj ensaluti per Facebook, Google kaj 
Twitter, 'ŝati' kaj 'malŝati' afiŝojn, kio servas por montri per poentoj 
la plej bonajn komentojn kaj afiŝintojn, kaj multe pli. Ĝi estos grava 
paŝo en la ĝenerala administra modernigo de UEA, kiu restas prioritata 
por la nuna Estraro.