INFORMITALE 236 Kion vi scias pri la langobardoj? Itala Esperanto-kongreso: https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 23 Apr 2019 07:52:03 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBGYQuWtxydpC-9iGZ6nb5B+3-Ng=_V+tPNZpu3vw=TCYQ@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 236
Kion vi scias pri la langobardoj? Itala Esperanto-kongreso:
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

Verŝajne ne multon, sed ankaŭ historiistoj ankoraŭ ne povas decidi ĉu ili
havis longajn barbojn aŭ longajn lancojn. Verŝajne ambaŭ. Ĉiuokaze
proksimue 1 500 jarojn antaŭ la ekapero de Esperanto kaj kiam neniu ankoraŭ
havis la ideon pri Esperanto-kongreso en Triesto ili aliĝis al niaj
ekskursoj kaj migris al la lokoj, kiujn ni vizitos. Vidu ĉe
https://kongreso2019.esperanto.it/ekskursoj/ . Ili tiom ŝatis la lokojn, ke
ili decidis resti, konstrui kastelojn, katedralojn, artverkojn, ktp kaj ili
ankaŭ fondis la unuan italan regnon, kiu rezistis dum jarcentoj kontraŭ
Karlo la Granda.

Nun ni simple devas sekvi ilin kaj aliĝi al la kongreso kaj al la
ekskursoj, kiuj montros parton de Italujo, en kiu abundas longobardaj sed
ankaŭ mezepokaj, veneciaj kaj habsburgaj memoraĵoj, kie inter aliaj vivis
kaj verkis Rilke. Al la ekskursoj jam anoncitaj en la retaj paĝoj de la
kongreso ni aldonos du-tagan postkongreson  kun tuttaga eskurso per ŝipo al
Grado kaj per ŝipeto al insuleto Barbana kaj vizito al la urbo Triesto, ĉi
tiu komerca kaj kultura perlo de la Aŭstra-Hungara Reĝlando.

Sed eble vi ne interesiĝas nur pri turismado. Vi volas scii kiel la
kongreso kontribuos al la progreso de Esperanto. Simple, laŭ la konsento de
lokaj instancoj la kulturaj vesperoj ne estos nur por la kongresanoj sed
ankaŭ por la loka publiko, kiu povos aŭskulti aktoran prezenton pri la vivo
de Zamenhof en la itala, konatajn kantojn en Esperanto, spektaklojn
dulingvajn. Do, temos pri kongreso ne nur por la kongresanoj, sed ankaŭ por
la urbanoj.

Estu bonvenaj: https://kongreso2019.esperanto.it/aligxilo/

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/

>