Re: TRE GRAVE: Deb k eo

Edmund GRIMLEY EVANS <[email protected]>
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Antono Vasiljev <[email protected]>:

> > > http://www.google.com/trends?q=debian&date=all&geo=all&ctab=2&sa=N

> 'Trends' montras kiom da serĉmendoj estis faritaj por via vorto.
> Krome ĝi montras de kiu lando kaj urbo estis faritaj la serĉmendoj.
> Kaj la plej grave, ĝi montras kiu lingvo estis elektita ĉe krozilo de
> uzanto kiam li serĉis...

La grafikaĵo montras, kioma proporcio de serĉoj estas pri "Debian"
inter serĉoj faritaj per la koncerna interfaclingvo. Debian estas pli
populara inter tiuj, kiuj serĉas per la Esperanta interfaco, ol inter
tiuj, kiuj serĉas per la hungara interface, ktp.

La vicordo de la lingvoj ja estas interesa: Esperanto, hungara,
kataluna, ĉeĥa, latina, eŭska, slovaka, bulgara, pola, germana. Tamen,
la diferencoj inter la populareco de "Debian" inter tiuj lingvoj ne
estas tre granda, escepte de Esperanto, en kiu "Debian" estas pli ol
duoble pli populara ol en la hungara.

La simpla konkludo estas, ke Debian estas tre populara inter
esperantistoj. Ĉu pro tio, ke Debian bone subtenas Esperanton, aŭ ĉu
pro la libera ideologio de Debian?


-- 
To UNSUBSCRIBE, email to [email protected]
with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [email protected]
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.