LVEE
Antono Vasiljev <[email protected]> Wed, 20 Jun 2007 23:45:05 +0300
| Newsgroups | gmane.linux.debian.user.esperanto |
|---|---|
| Organization | antono.info |
| Message-ID | <[email protected]> |
Pasintsemajne mi partoprenis en LVEE (Linux Vacations Eastern Europe) apud Hrodna. http://lvee.org.by/ Mi multe agitis por uzo de Esperanto kiel pontlingvo de libera softvaro. Multaj homoj bone prenis la ideon! Mi ne forgesis mencii ke ĉefa vortaro de nia lingvo (ReVo) estas disponebla laŭ ĉefa permesilo de libera softvaro (GPL). Tiu argumento estis tre forta kaj multaj ekinteresiĝis pro tio. Antaŭ elveturi al LVEE mi aĉetis unu lernolibron el nova serio kaj donacis ĝin al la plej interesata homo :)) Jen konciza raporto :)) Mi fantazie imagis ke venis al konferenco iu esperantisto kun prelego en Esperanto. Tio estus mortiga pruvo ke Esperanto funkcias! -- Amike, Antono Vasiljev. http://antono.info http://esperanto.by -- To UNSUBSCRIBE, email to [email protected] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [email protected]