telefoni per debian

Luiz Portella <[email protected]> Fri, 30 Jan 2009 21:30:02 -0200
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Saluton, karaj,

Ĉe List of high-priority projects de FSF en la tria
loko estas Free software replacement for Skype:

http://www.fsf.org/campaigns/priority.html#skypereplacement

Tamen el listo:
(There are a number of programs, such as Ekiga, 
Twinkle, Coccinella, QuteCom, and SIP-Communicator 
that are working replacements for Skype.)

kompleta listo: 
http://directory.fsf.org/category/tel/

kiu povas fari tion, kion oni faras per Skype?
Mi ĉefa celo estas voki hejmajn telofonojn, for
de interreto. 

En Brazilo la prezoj nur altiĝas. Por loka alvoko
estas ĉiam nur du ebloj, du entreprenoj. :(((((
Por aliaj vokoj estas pliaj ebloj, tamen ili elpensas
frenezajn pakojn da servoj kaj neniam ili konkuras,
tiel la prezoj altiĝas, eĉ se ili volas kredigi ke
la prezoj falas.

Jam de ĉ. du jaroj mi ne plu uzas Skype aŭ Wengo,
mi volas reveni. La prezoj de Skype verŝajne falis!
Tamen neniu el ili du estas liberaj...

Dankon pro via respondo!

--
Luiz Portella

Retbutiko http://www.pentuvio.com/

Programador PHP + SQL; Criação XHTML + CSS:
http://kreado.pentuvio.com/