Re: Verboj
Nuno Magalhães <[email protected]> Mon, 22 Nov 2010 22:02:07 +0000
| Newsgroups | gmane.linux.debian.user.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Persone mi uzas na "printi" nur por hejmaj printiloj. Aŭ eble ankaŭ por vic-, etiked- kaj faks-maŝinoj aŭ similaj simplaj aparatoj. Por ĵurnalaj aŭ alispecaj industriaj presejoj aŭ por (eĉ se unu-ekzempleran, laŭ-petan) libran presadon, mi uzas na "presi". Hejmaj printiloj aliion faras, sed per aliaj verboj :) Specife, presi temas pri preni inkplenan ŝablonon kaj ĝin presi paperen (aŭ t-ĉemize). Printi temas pri verŝi inkon paperen (ĉu inkuje ĉu lasere). Tial mi tiel uzas tiujn ĉi du vortojn. Ĉu printi estas alispeca presado, laŭ mi, ne; sed tiu estas alispeca disputo ;) -- Mars 2 Stay! http://xkcd.com/801/ /etc