Re: paĝoj disdatigendaj

Eduardo Trápani <[email protected]> Sun, 18 Sep 2011 14:49:23 -0400
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
> Homoj... la disssendlisto ricevas tiujn mesaĝojn, ne vi specife.
> Kial, mi ankaŭ ne scias.

Ĉar la esperanta versio ne plu estas aktuala ili ŝajne decidis sciigi 
kaj la respondeculon (mi) kaj la apartan liston por tiu lingvo tiel ke 
la lingva komunumo tion scias kaj serĉas manieron tion solvi.  Bona 
ideo, laŭ mi.

Jam de kelkaj semajnoj mi klopodas solvi la aferon.  Mi havis aliron 
kiam mi estis disvolvanto de Debiano, kiam mi rezignis antaŭ kelkaj 
monatoj mi ankaŭ perdis la rajton modifi la retejon.  Intertempe mi 
petis aliron sed ankoraŭ mi ne sukcesis eniri la CVS-an sistemon.

Espereble tiu ĉi mesaĝo baldaŭ ne plu aperos, aŭ multe pli malofte (kiam 
fakte temas pri atentigo al la tuta komunumo lingva).  Sciu almenaŭ ke 
mi ja zorgas pri tio.

Amike, Eduardo.