Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2

Eduardo Trápani <[email protected]> Tue, 17 Oct 2017 11:45:32 -0300
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
> Esence mi volis povi tajpi per AltGr+C por havi Ĉ, AltGr+G por havi Ĝ,
> ktp. Sed normale Linukso ne ŝajnas havi tian klavaran aranĝon, sed
> havas ian esperantan klavaron kiu uzas QWY ktp.

Jes, tiu estas la oficiala. Mi amas ĝin ĉar mi povas tajpi rapidege. Kaj 
se mi bezonas qxwy mi uzas uzi Alt-Gr.

> (Ĉu ne? Aŭ ĉu jam ekzistas en Linukso tia klavaro, kiu uzas AltGr (Alt
> dekstre de spaceto-klavo) por doni ĉapelojn?)

Ne, laŭ mia scio. Almenaŭ ne kiel oficiala klavaro. En kelkaj 
klavararanĝoj (tiu de la hispana ekzemple) vi povas tajpi la ĉapelon kaj 
poste la literon kaj vi havos la supersignitan literon. Tio ne funkcias 
por ŭ tamen.