Re: [debian-users-eo] Pri la listo mem

Eduardo Trápani <[email protected]> Fri, 20 Oct 2017 12:41:17 -0300
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
>> La opozicio estas ke ekzistas alia kampo "List-Id" por ĝin.
> 
>    Ĝis nun mi ne scias kiel mi povas uzi kampon "List-Id" por faciligi
>    listo-uzadon.

Eble ni povas helpi vin pri tio. Kiun programon vi uzas por legi retpoŝton?

> La mesaĝoj sendita de la listo aperas kune multaj da
>    aliaj mesaĝoj.  Sen listnomo en la temlinio mi bezonas atenti por ne
>    konfuzi kun spamon.

Mi komprenas vin, sed bonvolu rimarki ke neniu listo de Debian portas 
tiun informon tiel, tio ne estas afero specifa de debian-users-eo.

Jen[1] cimraporto, kun la respondo de la administranto de listoj. 
Mallonge dirite, li respondas ke oni malŝparus lokon en la temlinio.

>    Gmail ne estas uzata de mi. Ĉiuj listoj uzataj de mi, krom debiana
>    listo, aldonas nomon en temlinio.

Jes, same por mi. En kelkaj listoj mi preferus malŝpari iom da loko, sed 
vidi klare pri kio temas.

>> Listnomo estos maluzo de  temlinispaco.
> 
>    Vere mi ne komprenas ĉar malplej du dekoj el bajtoj povus esti
>    malbona. Nune la personoj povas sendi HTML-on, bildojn eĉ filmetojn
>    tra la reto. Sed 20 bitokoj plu por faciligi la legado ne estas bona.

Jes, sed bone, mi ne scias ĉu eblas peti tiun ŝanĝon nur por nia listo. 
Eĉ se ni povus, estas evidente ke ne ĉiuj samopinias, do ...

Pri la spaco, ne temas pri la tuta grando de mesaĝo (HTML-on vi tamen ne 
devus sendi[2]). Oni ne volas ŝpari kelkajn oktetojn, celi tion estus 
stultete. La ŝparo estas en la temlinio mem. Por klarigi tion, pensu ke 
depende de la aparato sur kiu vi legas la mesaĝon, la teksto 
"[debian-users-eo]" povus preni sufiĉe da loko por fakte malhelpi la 
legadon, ĉar ne restus multe da teksto videbla, por ke vi sciu pri kio 
temas la mesaĝo.

En aliaj listoj tio estas iom pli evidenta. Jen temo hodiaŭa en 
debian-kernel:

Bug#879184: firmware-atheros: QCA6174 stops working on newer kernels 
after second group rekeying

En eta ekrano, se la temlinio estus:

[debian-kernel] Bug#879184: firmware-atheros: QCA6174 stops working on 
newer kernels after second group rekeying

vi verŝajne ne povus vidi ĉion, aŭ sufiĉe.

Do, ĉiu havas siajn kialojn. Mi preferus vidi la nomon de la listo, ĉar 
mi partoprenas multajn kaj tiel, tre rapide mi povas vidi el kie ili 
venas. Por kelkaj peti tion evidentigas mallaboremon ;). Sed ĉiuokaze 
memoru ke nuntempe tia ŝanĝo ne estus nur por nia listo!

Intertempe, se vi volas helpon pri la maniero agordi vian programon por 
apartigi la mesaĝojn de la listo aŭ etikedi ilin iel, rakontu al ni kion 
vi uzas.

[1] https://bugs.debian.org/cgi-bin/bugreport.cgi?bug=316047
[2] https://www.debian.org/MailingLists/index.en.html#codeofconduct