Re: [debian-users-eo] Pri la listo mem

Eduardo Trápani <[email protected]> Sat, 21 Oct 2017 21:23:31 -0300
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
>> Eble ni povas helpi vin pri tio. Kiun programon vi uzas por legi retpoŝton?
> 
>    Mutt kaj Seamonkey.  HTML-aj mesaĝoj estas malfacilaj por legi per Mutt.

Mi uzas Thunderbird, do mi esperas ke la jeno estos iel utila por vi.

Vi povas etikedi la mesaĝojn de debian-users-eo. La temlinio restos 
sama, sed vi povos aŭtomate kolorigi ilin (ĉiu etikedo havas sian 
propran koloron).

Do, unue kreu la etikedon. Alklaku per "la alia" musbutonon sur iu ajn 
mesaĝo, elektu "Etikedo" poste "Nova etikedo" kaj nomu ĝin laŭvole. 
Ankaŭ elektu koloron por ĝi.

Poste vi volos krei filtrilon, kiu aŭtomate etikedos la koncernajn 
mesaĝojn. El la ĉefa menuo elektu "Filtriloj de mesaĝoj" kaj kreu novan. 
Certiĝu esti sur la ĝusta konto.

Vi devas specifi la kondiĉon, sed ĝi estas nek temo, nek dato, ... do vi 
devas iri al la lasta linio de la malfadebla listo, kie legeblas 
"Personecigi" kaj tie vi aldonos "List-Id" (sen la citiloj).

Jen, preskaŭ ĉio pretas nun. Via kondiĉo povus esti nun "List-Id" 
enhavas "debian-esperanto" (la faktan tekston vi povas trovi premante 
Stir-U en mesaĝo de la listo). Post la kondiĉo, malsupre vi devas elekti 
la agon, tiu estos "Etikedi" kaj la etikedo kiun vi kreis antaŭe.

Vi devus povi nun fari "Filtri nun" sed ... ne. Ĉar Thunderbird nenion 
scias pri List-Id, ĝi ne faris indekson por ĝi, do ĝi nenion trovos. La 
plej sekura maniero certi ke ĉio funkcios estas alklaki per la alia 
butono sur la dosiero, kie vi ricevas la mesaĝojn de la listo, poste iri 
al Atributoj kaj poste alklaki la butonon "Ripari". Post tio, finu 
Thunderbird (fermu ĉiujn fenestrojn) kaj startigu ĝin.

Jen! Ĉio devus funckii, la mesaĝoj de la listo havos alian koloron (kaj 
etikedon). Eble tio estas tro da laboro por nia listo, kiu havas nur 
dekon da mesaĝoj jare, sed la saman sistemon vi povas uzi por ĉiuj aliaj 
listoj.

Esploru iom kaj vi trovos aliajn eblojn, kiel meti aŭtomate en 
dosierujojn, asigni prioritatojn, ktp.