Re: la WIKI-o de nia listo

[email protected] (Ludovic Courtès)
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Organization LAAS-CNRS
Message-ID <[email protected]>
Saluton,

Luiz Portella <[email protected]> writes:

> Mi eĉ sendis al li proponon, tamen ĝis nun li ne respondis min. Mi
> proponis retejon por manlibro pri linukso, tradukita el Angla. La metodo
> estu laŭ metodo de Lernu.net kaj aliaj. Kiam oni eniras traduksistemon,
> oni malfermas retpaĝon, kun alineo kaj kampo por eniro de teksto, de la
> tradukaĵo, sekve alineo kaj kampo, sekve alineo kaj kampo ... Por alia
> teksto, alia paĝo de la paĝaro, same estas tia tradukpaĝo, alirebla de
> la teamo de tradukintoj.

Ŝajnas al mi, ke tio estas bona ideo!  Teĥnike, i18HTML[0] estas
verŝajne interesa programo pro helpi pri tio.

Mi pensas, ke estus interesega konigi Esperanton al la
"liberaprogramaruloj", kiuj fakte estas iom devigita uzi la Anglan por
interparoli, kvankam ĝi ne estas la nacia lingvo de la plimulto.  Ni
devas montri, ke Esperanto povas neŭtraligi kaj plifaciligi
interparoladon, kaj ke ĝi povas efektive esti uzata en nia fako.

Tio povus estis helpita per kreado kaj tradukado de teĥnikaj dokumentoj
kiel vi proponas.  Ankaŭ, estus interesa traduki dokumentojn, kiuj
priskribas la ideon de libera programaro, ekz. (parto de) la GNU
retpaĝaro.

Ĝis, kaj ankaŭ dankon pro via retpaĝaro!

Ludoviko.

[0] http://gnunet.org/i18nHTML/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.