Re: pri linukso
Vilhelmo Lutermano <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.linux.debian.user.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Michel Basso skribis: > Mi estas nova membro de la listo kaj nova uzanto de Debiano . Mi uzis Vindozon kaj poste Mandrakon . Mi aligxis al loka Linuksa Asocio (LUG-68 en Francio) . Mi ne trovis esperantistan asocion pri Linukso , cxu eksistas ? Se ne , kial ne krei LUG-Esperanto (Linux User Group Esperanto). > - Saluton, Mihxaelo, mi pensas ke tio estas bona ideo. Sed nepre aperu la vorto Linukso en la nomo, ekz-e "Linukso-Esperanto", tio estas multe pli evidenta por multaj E-istaj Linuks-uzantoj. (Mihxaelo) > Celo: propagandi Debiano-Linukso cxe esperantistoj, ricevi donacoj aù kotizoj por nia asocio, organizi renkontigxoj, TTT-pagxoj , disvolvi programado, kolekti programojn, ....k.t.p > - Ankau pri la celo mi konsilas modifon. Propagandi ne nur Debianon, sed Linukson gxenerale. Bedaurinde la E-a komunumo - kaj des pli tiu parto kiu uzas Linukson - estas ankorau por certa tempo tro malgranda por ke cxiu linuksa sistemo (Debiano, Mandrivo, Suse ktp) havu ecx nur sian propran dissendoliston (Debiano bonsxance havas). Sed tiu propono, fondi ASOCION kun sidejo kaj eblaj enspezoj, estas io tute alia ol nur dissendolisto. (Mihxaelo) Almenaù ekzistas io oficiala per esperanto. - Jes. Sed ni devus prefere antaue jam certigxi pri almenau kelkaj homoj kiuj dedicxos parton de sia tempo al la afero. -- Vilhelmo Lutermano aktivas en: "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Linukso: Esperanto de la komputiloj, Esperanto: Linukso de la lingvoj. -vl -- To UNSUBSCRIBE, email to [email protected] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [email protected]