FW: Alvoko por la komutilistaj teamoj kaj asocioj
Vilhelmo Lutermano <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.linux.debian.user.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Karaj, mi plusendas alvokon de "Esperanto 22" kiu certe interesos vin. Amike, Vilhelmo Lutermano. -- karaj gesamideanoj, mi, kiel prezidanto de Esperanto 22 volonte skribos telegrafe por malpezigi la penon de la legontoj TEMO: starigi aux subteni jam ekzistantan asocion pri esperantolingva komputiko INTENCO: mone kuragxigi samideanojn, kiuj kapablas verki, ricxigi, evoluigi programojn en libera rajta dispono, kaj aparte utilaj por konigi, vivigi esperantion BEZONOJ: + ni bezonas subtenon de la tradukistoj de Open office, ili bonvolu ekscii nian volon helpi ilin + ni bezonas subtenon de gravaj TTTejoj, lernu, edukado, gxangalo ktp + ni bezonas disponigi al niaj gesamideanoj ilojn por profiti la novajn teknikojn de Interneta-telefono, Interneta-Radio, Interneta-televido NUNAJ MOTIVOJ kaj CELOJ: nia asocio "Esperanto 22 ", decidis dum la lasta gxenerala asembleo, subteni per mon-sumo de 2000 euroj la verkadon de esperantolingva instalilo por la programoj (ekzemple Peercast kaj winamp aù aliaj ). La celo estas disponigi senpage al ne fakula esperantistaro la senpatentajn kaj malfermitajn ilojn, kiuj ebligas disdoni kaj spekti per Interneto elsendojn kvazaux radio, kaj ankaux televido, Tiuj novaj teknikoj permesas transiri la baron de la kostoj de la gxisnunaj serviloj por tiuj elsendoj, Tiel cxiu samideano kaj despli bone asocioj, aux profesiaj teamoj povos elsendi sen elsendo-kosto mediao-entenajxojn al senlima nombro de auxkultantoj aux spektantoj. La kvalito atingita dank ekz Vorbis kodado estas pli bona ol la nun ofertitaj internetaj elsendoj, Tiuj teknikoj permesas elsendi de simpla persona komputilo per normala interneta ligo kaj sen pliaj kostoj, kaj parte sen influo de la kresko de la uzantoj !. PROCEDURO: Unue la jam ekzistantaj asocioj aux samideanaj interesitaj komputilistoj deklaru tiun komunan celon, kaj deklaru ilian asociigxon. Tiuj samideanoj konigu sin al ni [email protected] . Post konsidero de la jam atingitaj faroj, de la strukturo de la eventuala asocio, kaj interna regularo por disdono de la mon-subteno, nia asocio kun garantio de la subskribo de sia prezidanto kaj antaux pago de 500 euroj kontraktos pri tiu laboro. La fina produkto devos a) resti en senpatenta kampo, kun senpaga alireblo de la tutaj fontoj b) gxi estos senpage disdonebla, por ambaux platformo Linux kaj Windows minimume c)tiuj kvalitoj estos kontrolitaj far bonvolaj fakuloj Post konstato de tiu rezulto Esperanto 22 transpagos le ceteron de la sumo t.e. 1500 euroj al la kontraktita asocio. La plutenado de tiu programo povos profiti pliajn monsubtenojn laux bezonoj sekvantaj evoluon de la uzitaj programoj, funkcioj ktp . Dankon por via atento kaj transdono al gxustaj samideanoj Por la asocio Esperanto 22 http://esperanto.bretonio.free.fr la prezidanto Denis-Serge CLOPEAU Por eksigxi: [email protected] -------------------------------------------------------------------------------- Liens Yahoo! Groupes Pour consulter votre groupe en ligne, accédez à : http://fr.groups.yahoo.com/group/ede/ Pour vous désincrire de ce groupe, envoyez un mail à : [email protected] L'utilisation de Yahoo! Groupes est soumise à l'acceptation des conditions d'utilisation. -- To UNSUBSCRIBE, email to [email protected] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [email protected]