Re: tajpi facile, kaj ĝu e (en firefox, gimp ktp)
Luiz Portella <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.linux.debian.user.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
-- Sergio Ĥlutĉin skribis: >>metu “ GTK_IM_MODULE="xim" ” en /etc/environment aŭ >>“ export GTK_IM_MODULE="xim" ” en via .bashrc (/home/salutnomo/.bashrc) >> >Tiu metodo ne funkcias por mi. > >Estas ankaŭ aliaj metodoj: >http://hippo.ru/~khlut/esperanto/index.html#2 Sergio, fakte mi ne bone klarigis la aferon. iam oni demandis pri kiel tajpi ĉ, ŝ ktp rekte en FireFox-aj kampoj, neniu sciis respondi. pluraj plendis pri malebleco tajpi tiel... eble tiuj ne bone komprenis min, aŭ ankaŭ malsukcesis. ( ĉe mi, kun xkb, la funkciantaj Compose ne plu estas en /usr/X11R6/lib/X11/locale/ sed en /usr/share/X11/locale/ tiu ŝanĝo okazis kiam mi iris de xfree86 al xorg ) tiu metodo permesas ke vi uzu la regulojn de Compose, se vi ne havas tiajn regulojn en la Compose de via lokaĵaro, do... mi atentigas vin pri stranga afero, okazinta kiam mi metis tion en .bashrc, tiam mi jam uzis FireFox, tamen ne Xchat, en tiu X-seanco. mi metis tion, malŝaltis X, ŝaltis X kaj provis en FireFox, tiu tute ne funkciis. do mi ege malŝatis la malsukceson. post horoj mi ekuzis Xchat por demandi pri tiaj aferoj, kaj mirinde mi rimarkis ke ĉe Xchat la reguloj estis aliaj, ili estis tiaj de Compose. mi revenis al FireFox, kaj daŭre ne povis uzi la samajn regulojn. mi malŝaltis X, ŝaltis X, kaj denove Xchat permesis al mi uzi la regulojn de Compose kaj FireFox ne... nur kiam mi restartigis la komputilon kaj FireFox kaj Xchat funkciis same rilate al la reguloj de Compose. en la Portugala mi bezonas á, à, ã kaj â. do kial ne tajpi la Esperantajn literojn per ^+c = ĉ? fakte por faciligi al mi, mi uzas ankaŭ la regulon ~+c = ĉ. estas klavo [~/^] en mia klavaro. se oni havas la klavon [´/`] kaj ne ofte uzas ć, do eblas regulo ´+c = ĉ, kial ne? metodo per AltGr, aŭ rektaj metodoj, kiel x donu ĉ, w donu ŭ kaj tiel plu estas ĝenaj por mi. ofte mi uzas x, y, w en Esperanta teksto... do mi devas ŝanĝi klavaron, kaj tio ĝenas. uzi AltGr estas multe pli malfacila ol [~/^], por mi. do la plej bona metodo estas meti regulojn en Compose. Júnior, mi ŝuldas al vi klagiri kial eblas tajpi ĉ, ŝ ktp en kelkaj linuksaj distribuoj, tamen ne ŭ. en via /pado/al/la/loko/pt_BR.UTF-8/Compose aŭ /pado/al/la/loko/en_US.UTF-8/Compose vi eble havas: <dead_tilde> <c> : "ĉ" ccircumflex <dead_tilde> <C> : "Ĉ" Ccircumflex tamen ne: <dead_tilde> <u> : "ŭ" ubreve <dead_tilde> <U> : "Ŭ" Ubreve metu tion, do ~+u = ŭ, mi supozas ke neniam vi uzos u kun ~, ĉu? Luiz