Re: Cxu artikol-blokado?

"Tonyo del Barrio" <[email protected]> Tue, 18 Sep 2007 17:50:56 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <000c01c7fa0b$b79f8ea0$2801a8c0@antonio52eb1de>
Saluton, Pep. Kelkajn komentojn:

Mi lasis opinion en la diskutpagxo. Laux mia opinio, la anonimulo parte 
pravas: la vorto ''pacema'' ne estas la plej adekvata en la unua alineo. 
Liaj vortoj de apogo al ETA ne pravigas tion.

Mi havas sugeston por iom ekvilibrigi la aferon, kaj fari gxin pli 
enciklopedieca: mi sugestas ke lia rilato al neperfortaj agadoj, cxefe dum 
la hispana diktaturo, estu reliefigita en la priskribo de lia agado, sed ke 
samtempe oni indiku la polemikan karakteron de aliaj el siaj sintenoj.

Alia afero: la citajxoj aperas kvazaux ili estas estus poezioj. Mi tamen ne 
vidas tion en la hispana kaj katalunaj vikipedioj. Se temas pri prozajxoj, 
oni devus forigi la simbolon <br>. Aliflanke, mi opinias ke ili estas pli 
adekvataj por Wikiquote ol por la Vikipedio.

Fine. Laux mia scio, la diskutojn oni ne devus marki per tiu >>>. Oni skribu 
sinsekve, kaj oni uzu dupunkton en la komenco de la alineo, por krei 
margxenon. Krome, estas bone subskribi: tion vi povas fari simple per la 
simbolo ~~~~ (estas simbolo por tio malsupre en la pagho). Tiel aperas 
samtempe la nomo kaj la dato kaj horo. Eble alia pli eksperta povas konfirmi 
aux kompletigi.

Kaj mi konsentas kun vi ke la opiniantoj devus registrighi kaj polemiki 
malkashe.

Amike,
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm



----- Mensaje original ----- 
De: "Pep Pou" <[email protected]>
Para: <[email protected]>
Enviado: martes, 18 de septiembre de 2007 14:41
Asunto: [WikiEO-l] Cxu artikol-blokado?


> Karaj,
>
> Mi ne scias, cxu tio estas la gxusta loko por atentigi pri tio, sed mi 
> timas
> skribi sur la cxefa diskut-pagxo de la Vikipedio.
> Estas misago de nesubskrikanta vikipediisto (kvankam klaras precize, pri 
> kiu
> temas), kiu sxangxas la tekston de konflikta artikolo:
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Llu%C3%ADs_Maria_Xirinacs
> Mi petas, ke oni bloku la artikolon, kaj ke senpartiulo konvene gxin
> redaktu. Legu la diskutpagxo, en kiu suficxe klaras, kie kusxas la 
> diskuto.
>
> Kore salutas,
> Pep
>




_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l