Re: Cxu pinjino ? Cxu esperantogo de nomoj de cxinaj urboj ?
"Alekĉjo" <[email protected]> Thu, 4 Sep 2008 20:19:29 +0200
| Newsgroups | gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton Jes, tiu transliterumado ja ekzistas por la cirila, eblas ankaŭ uzi ĝin por la hebrea kaj araba alfabetoj, sed ankaŭ por la ĉina skribo... Vere indas uzi por ĉiu lingvo transskriban metodon kiu permesas ĝuste eldiri la nomon. Jen tre facila ekzemplo, ke la pinjino ne vere taŭgas por tiuj, kiuj ne konas la ĉinan lingvon: mi ofte aŭdas francojn kies "Beijing" eldiritas [bɛdʒinɡ] anstataŭ [pèitɕíŋ], eĉ ĉe la televido... simple pro la kialo ke tiuj (fi)ĵurnalistoj neniam lernis ĉinan fonologion. Plue, se oni vere volas uzi plene la pinjinon, indus skribi "Běijīng", kun la taŭgaj ĉapeloj... Do, transliterumado pli bonas laŭ mi! amike, Alekĉjo _______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto [email protected] https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l