Re: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikim edia Fondaĵo

Marek Blahus <[email protected]> Thu, 09 Jun 2011 14:49:22 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Saluton Lu kaj ceteraj (ĉar mi ne ofte uzas tiun ĉi grupon, mia antaŭa 
respondo en tiu ĉi fadeno ial ne trafis ĝin):

Mi tiam skribis:

> mi ĵus komentis en la diskutejo, opinias ja grava baloti kaj laŭ
> propra impreso rekomendas subteni Joan Gomà (kaj eventuale pliajn
> kandidatojn) kiu havas plurajn malsamajn rilatojn al la
> esperanto-komunumo kaj ja eĉ jam montris iumaniere iniciaton rekte en
> esperanto alparolante la esperantistojn kaj amplekse respondante en
> la pribalota retejo al la demandoj kiuj povus ilin interesi.
>
> Legu detalojn en mia kontribuo en la diskutejo.

Miajn pliajn kandidatojn (du - sed ja ne ekzistas limigo pri kvanto) mi 
ankaŭ menciis tie - temas pri Capsot kaj Sj, kiuj ankaŭ favore sin 
esprimis pri nia afero kaj/aŭ kies kunlaboremon pri aferoj al ni 
simpatiaj menciis Joan Gomà.

Se oni voĉdonas nur por unu kandidato, tio signifas ke oni preferas 
lin/ŝin al la ĉiuj ceteraj kandidatoj, inter kiuj mem oni estas 
indiferenta. Se oni voĉdonas por pliaj kandidatoj, oni metas ilin en 
siaj preferoj en konkretan ordon. Tamen, la Schulze-metodo laboras nur 
kun la preferoj ĉiam de unu kandidato al alia kaj kalkulas la kvanton de 
homoj kiuj tiel preferas -- sekve, se oni markas preferojn ĉe pliaj 
kandidatoj, tio neniel malavantaĝigas la unuan kandidaton kompare kun la 
situacio kiam oni markas preferon nur por tiu unu.

Marek Blahuš (Blahma)

Je 2011-06-09 08:29, Lu Wunsch-Rolshoven skribis:
> Dankon! Kaj chu iu havas ideon por kandidato du kaj tri? Au chu la
> shancoj por Gomà estos pli grandaj, se oni elektas nur lin kaj neniun
> alian? (Mi ne detale provis kompreni la elektosistemon...)
>
> Lu


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l