Fotoprojekto EU-parlamento

Ziko van Dijk <[email protected]> Tue, 7 Jan 2014 16:35:22 +0100
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <CADut_2KZOoMS=sU05iKPHhQvKx3Xro3pyacm2oK3iy-dOOJmWw@mail.gmail.com>
Saluton,

cxu vi povus rigardi je

https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wikipedians_in_European_Parliament

kaj traduki al Esperanto? Estus bele se la ekstera mondo vidos tie
nian aktivecon.

La afero estas jena: WMF jxus decidis subteni la fotoprojekton de
fotantoj el pluraj landoj. Je 2-7 februaro ili estos en Strasburgo kaj
fotos anojn de la Euxropa Parlamento. Precipe valora varboefiko por
Vikipedio estos se la fotoj estas rapide umitaj en artikolojn. Kaj se
tio bone sukcesos en Esperanto, estos ankaux varboefiko por Esperanto.

Do mi petas vin atenti je 2-7 feb kiam venos la fotoj.

Sincere
Ziko


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l