Ho ve kiom malalireblas la Vikipedio !

Arno Lagrange <[email protected]> Thu, 18 Sep 2003 17:12:28 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas kaj farigxas ecx dum 
horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas malfacile bone kunlabori 
cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj. Kaj tion mi spertas 
precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck pri UEA-vikio 
atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide funkciantan vikion. 
  Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi farigxos praktike 
neuzebla kaj ne prireklamenda.
Arno.



_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l