Re: la estonteco de Vikipedio

"Paul Hewitt" <paul-p0CATmZeo4zo8CtDP596aEbqmpVPkGQOWmv/[email protected]> Wed, 19 Nov 2003 11:43:40 -0000
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <000401c3ae92$63811cd0$9fe387d9@mrsy3ywvlk06n2>
Estimata Chuck,

Laux mi estas bona ideo organizi tradukrondojn por homoj kiuj volas traduki
sed ne havas retkonekton.

Mi jam komencis labori tiamaniere. Nia grupo en Grimsby regule faras
gruptradukojn de artikoloj el la angla Vikio kaj mi mem okupas pri la reta
flanko de la afero.  Tio donas utilan taskojn al la klubanoj kaj estas multe
pli bona ol sterila, ekzercoj.

Ankaux izolita  esperantistino apud Shrewsbury faras la saman - mi sendas al
sxi artikolojn surpapere kaj sxi resendas la tradukajxojn al mi surdiske
(sxi nur havas tajpmasxinon). Bedauxrinde tio okazas malofte cxar sxi multe
tradukas por LabourStart.

Bonvolu noti ke EAB Update kaj La Verda Proleto jam presis artikolojn pri
Viki. Fakte La Verda proleto prenis  kaj eldonis artikolon el la Viki
(temas pri Mother Jones).
Mi ankaux adaptis la viki-flugfoliojn kaj donas ekzemplerojn al la oficejo
de EAB.

Paul

En artikolo en EAB Update kaj ankaux La Verda proleto
----- Original Message ----- 
From: "Chuck Smith" <msochuck-/[email protected]>
To: <[email protected]>
Sent: Tuesday, November 18, 2003 2:14 PM
Subject: [WikiEO-l] la estonteco de Vikipedio


Ni preskaux havas 10.000 artikolojn en la Vikipedio.
Kiel aspektos la estonteco de la Vikipedio?  Cxu vi
havas ideojn por plibonigi la projekton?

Mi pensis ke estus bone se ni povus iun kun bona
retkonekto kiel kolektanto kaj enmetanto de artikoloj
por Vikipedio.  Baze, homoj kiuj ne volas lerni kiel
uzi vikiojn sendus materialojn al tiu kaj tiu enmetus
la artikolon en la gxustan lokon kaj bone formatita en
la Vikipedio.

Kion vi pensas?  Se ni planas fari tion, jam indus
skribi pri tio en la artikolo por la revuo Esperanto.

Chuck

=====
Esperantomobilo - esperantumante tra Ameriko
http://www.esperantomobilo.org/

_________________________________________________________
Do You Yahoo!?
Información de Estados Unidos y América Latina, en Yahoo! Noticias.
Visítanos en http://noticias.espanol.yahoo.com

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l



_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l