Re: [esper-german] Kiu povas helpi ?

"Arno Lagrange" <[email protected]> Thu, 13 Jan 2005 21:26:19 +0100
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <000f01c4f9ae$24be3f10$9804f8c1@Sacapus>
Karaj !
Mi  ne jam scias kiulingve prelegi pri la temo. Mi fakte sxatus ke la
prelego-kunveno estu alirebla multlingve. Ekzemple mi povus preleg dulingve
(france kaj esperante) kaj estos prrizorgita samtempa traduko al germana,
angla kaj aliaj lingvoj laux neceso.
Por mi gravas ke la temo estu pritraktata, ne gravaskiulingve, sed nur
trafe.
Arno Lagrange


----- Message d'origine -----
De : <[email protected]>
À : <[email protected]>
Envoyé : jeudi 13 janvier 2005 21:12
Objet : Re: [esper-german] Kiu povas helpi ?


En programo de la konferenco cxe
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimania:Speakers nun jam
trovigxas prelego pri Esperanto:

Arno Lagrange: Lingva demokrateco en la Vikipedia projekto. La rolo de
Esperanto

La konferenco okazos de la 4a gxis la 8a de auxgusto 2005 en la
junulargastejo de Frankfurto. La programo okazos plejparte sabate, la 6an,
kaj dimancxe, la 7an de auxgusto. La organizantoj klopodas pri malaltaj
kotizoj (ankoraux ne fiksitaj).

Pro la supre menciita prelego (supozeble en Esperanto) kaj aliaj programeroj
(kiel ekzemple prelego "The importance of Wikipedia in promoting minority or
endangered languages and cultures") la arangxo certe estas alloga por
esperantistoj. (Mi mem, logxante nur 40 km for de Frankfurto, planas cxeesti
tie partatempe, sed, ankoraux ne estante aktiva vikipediisto, ne planas
prelegi tie.)

Ulrich

<[email protected]> skribis:
>
> ----- Original Message -----
> From: "Grigory Grin" <[email protected]>
>
> Estimataj gesinjoroj en Germanio,
>
> en Augusto 2005 en Frankfurto estos la unua konferenco de vikipedistoj:
> Wikimania-2005. La programo de konferenco ankorau ne estas fixa,
> sed ekzistas nenio pri esperanto. Mi kredas, esperantistoj devas
> proponi prelegon pri esperanto, esperanto-vikipedio kaj uzado de esperanto
> por internacia kunlaboro en vikipedio.
> Vikipedio estas perfekta loko por esperanto.
>
> Wikimania:
> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimania:Main_Page
>
> Volonte povas ni interparoli plu pri tio temo.
>
> Amike,
> Grigory Grin






_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l