Re: Ordigaj ŝlosiloj

Arno Lagrange <[email protected]> Tue, 8 Aug 2006 00:11:46 +0200 (CEST)
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <26901180.1154988706251.JavaMail.www@wwinf1613>
Koncerne nomoj kiaj van Dyck simple estas eble ordigi sub la sxlosilo |Van Dyck sed faktre cxu ne ordigi sub |Dyck ???
Arno. 


> Message du 07/08/06 16:09
> De : "Paul Peeraerts" <[email protected]>
> A : [email protected], "La esperanta vikipedio." <[email protected]>
> Copie à : 
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
> 
> Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> > Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> > esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> > majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio
> > validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj. 
> 
> Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
> baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por
> la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke
> aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.
> 
> Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras
> gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck,
> Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck,
> Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni
> ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la
> litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...
> 
> La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v
> 
> Aux cxu ni kreu escepton al la regulo, kaj decidu ke la unua litero de
> la ordiga sxlosilo estu cxiam majuskla, ecx se oni minuskligas la unuan
> literon de la nomo de la koncernato?
> 
> Paul
> 
> 
> P.S. Ankaux la nederlanda Vikipedio baraktas pri la sama problemo. La
> pentristo Valerius de Saedeleer tie efektive pendas fine de la kategorio
> sub la litero "d".
> 
> 
> 
> 
> 
> 
>

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l