Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj
"Yves Nevelsteen" <[email protected]> Thu, 22 Mar 2007 21:17:47 +0100
| Newsgroups | gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
---------- Forwarded message ---------- From: Peter Baláž <[email protected]> Date: 22 mrt. 2007 19:33 Subject: [ecxei-membroj] Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj Estimataj gesamideanoj, E@I kune kun TEJO ĵus eldonas novan, duan eldonon de la broŝuro: „Vikipedio, praktika manlibro". Temas pri praktika broŝuro, kiu facile kaj rapide klarigas la ĉefaĵojn de Vikipedio – ekde ĝia historio, tra la uzado ĝis la verkado kaj redaktado de la artikoloj en ĝi. La broŝuro celas levi pli da atento al la esperant-lingva Vikipedio, pligrandigi nombron de ĝiaj verkantoj kaj redaktantoj – en la libreto estas detale priskribita „vojo" por iĝi plene kapabla redaktanto kun ĉiuj trajtoj. La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero. Ĉefe por helpi al ne tro grandaj kaj riĉaj asocioj, unupuloj, eldonejoj – E@I lanĉas antaŭmendan periodon - por la antaŭmendoj la prezo de la broŝuro kostas nur 1,20 EUR/peco – ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj. Ĉe mendoj ekde 100 kaj pli da ekz. prezo estas nur 1,- EUR/peco! Se vi do volas helpi al E-lingva Vikipedio, lerni iom pri ĝi, fari seminarion pri ĝi, donaci libreton kiel premion por viaj konkursoj... mendu ĝin nun - kontraŭ la antaŭmenda prezo! La antaŭmenda tempo estas ĝis la 12a de aprilo, post tiu dato la libreto estos vendata jam kontraŭ 3 EUR. Detalojn pri la manlibro troviĝas ĉe: http://vikio.ikso.net/ManlibropriVikipedio Detaloj pri Vikipedio-projekto legeblas ĉe: http://vikio.ikso.net/Vikipedio PS: antaŭmendojn bv. sendadi rete al: Peter Baláž (Petro) - [email protected] aŭ: Yves Nevelsteen - [email protected] Por la manlibra teamo: Petro kaj Yves RIM: Bv. plusendi la mesaĝon al ev. interesatoj, amikoj, klub-estroj, estraranoj... (samtempe ni pardonpetas se vi la informon ricevos per pluraj kanaloj retaj :) __,_._,___ _______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto [email protected] http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l