Re: Saluton al ĉiuj kiu ankoraux parolas esperanton tie ĉi

The Bjornsdottirs - Lightning <[email protected]> Fri, 11 Oct 2024 06:08:23 -0000 (UTC)
Newsgroups alt.esperanto
Organization A noiseless patient Spider
Message-ID <[email protected]>
Ha, saluton Mester kaj Kirill!

Lastatempe Usenet estas iom... mortinta. Tamen, feliĉigas min vidi ke iuj 
ankore^ afiŝas tien ĉi.

^ Iom malbona (Idaĵo), mi scias, sed mi ŝatas kiel ĝi sonas pli, ol la 
ĝusta «ankoraŭ» ktp.

Kion vi ĉiuj ŝatas fari por ekz-e amuziĝi? Kiel vi eltrovis Usenet-on?

Lastatempe mi retumis iom tro, interalie serĉante pri projektoj kiel 
Interlingŭe (Okcidentalo), Interlingŭa (IALA), kaj kelkaj aliaj. Mi devas 
konfesi, ke ekde mia Esperantistiĝo (kiu komenciĝis nur antaŭ kelketaj 
monatoj, mi ne pensas ke pli ol tri!), mi tute ne pensas, ke tiuj lingvoj 
povas enmensiĝi en mi same kiel faris Esperanto kaj malplie Ido. 

Kion vi manĝis dum la lasta semajno? Receptoj bonvenas!

Mi nur manĝaĉadis tortiljojn, kun butero, kaj salo kaj kelkaj spicoj, foje 
fromaĝo, foje tomatoj, foje mustardo. Ili (kaj ĉiuj tritikaĵoj) ĉiam 
lacigas min, do tio, pro kio mi ankore ilin manĝas, tute min eskapas, krom 
eble la afero pri la mono, kaj eble anke^ iom da «dependeco» (kiel je 
drogaĉoj, kiuj devigas vin daŭre preni ilin). Foje mi anke manĝas 
kokviandon kaj ian kaĉecan lentaĵon (t.e. kaĉon el *Vicia lens* aŭ *Lens 
culinaris*, nomoj (de l' sama kreskaĵo) en la prikreskaĵa/priplanta 
Latina).

Mi esperas, ke la diakritoj en tiu chi mesagho ne estas fush-itaj. Se ili 
bedaurinde estas tiel, bonvolu indiki tion, au per retposhto au per 
follow-up (respondo en novajhgrupo) en la novajhgrupo mem.

Amike,
Fulmo Ursidipo.

As of Mon, 30 Sep 2024 11:34:16 +0700, in message
[email protected], Kirill Ivanov
<[email protected]> wrote:

> On Mon, 16 Sep 2024 16:26:39 -0000 (UTC) Mester
> <[email protected]> wrote:
> 
>> Mi faras tion ĉi salutadon por informi ke Esperanto tie ĉi ne mortiĝos
>> se mi povas eviti ĝin, bone nun sen ŝercado mi volas paroli pli
>> Esperanton tie ĉi kaj fari ion kun lingvo ankaux kun la hispana
> 
> Gratulojn!


-- 
Lightning Bjornsson <[email protected]> - Ano Switchposters 
Unuiĝintaj por Justeco - Informoj en la angla ĉe <https://spufj.trd.is./>