Re: Re: Esper-Brit

Peeter Aitai <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
En tiu cxi yahoo-grupo regas stranga situacio kiam tekstoj ne estas
publike legeblaj sed iu ajn povas senaprobe membrigxi kaj posxtigi
senkontrole siajn spamajxojn.

Mia konsilo estas:
1. Malfermi la grupan arkivon por gxenerala legado.
2. Sxangxi la akordojn al tio ke cxiu nova membro devas esti aprobita
kaj dum la komenca periodo tekstoj de novuloj estu kontrolataj.
Tio malhelpas aperon de spamo en la grupo kaj samtempe pro
malfermiteco utiligeblo de la grupo kreskas.
Nuntempe vere ekzistas pli bonaj ebloj ol tiuj en tiu cxi yahoo-grupo,
sed mi ne vidas iun bezonon fini la "esper-brit"-on nur pro tio ke la
loko malmulte uzatas.
Ni ne vivu nur en hodiauo. Ni ne scias kiaj estas kondicxoj morgau kaj
eble tiaj jam ne uzataj ebloj iun tagon estos tre bezonataj...

Peeter Aitai


------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.