Re: Re: Esper-Brit

Francesco Maurelli <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Saluton!
nu... mi alighis al tiu chi diskutlisto post renkontigho kun skotaj
esperantistoj, traserchante che yahoo chu jam estis nacia listo por
diskuti pri esperantajhoj.
Mi iom surprizigis ke ghi estas tiom neuzita kaj kun tiom da spamajho.
Mi opinias ke ne estas saghe simple fermi la grupon char ghi enhavas
grandan arkivon da mesaghoj (inter kiuj certe iuj pri personaj
kvereloj, tamen ankau pri interesaj aferoj), kaj estus tre bedauride
je la historiista vidpunkto se tiu chi arkivo simple malaperus. Ech
tio kion ni ne volas diskonigi nun, povas havi gravan historian
signifon.

Pri la uzo de la listo, estas vero ke novaj iloj estas pli kaj pli
uzitaj, inter kiuj facebook kaj forumoj, tamen mi ankorau preferas
ret-listojn pro kelkaj aferoj: en forumo vi devas iri rigardi kio
okazas, en retlisto, la mesagho alvenas al vi.

Pri spamado, mi simple devigus aprobon por novaj alighoj kaj tuja
forjheto kaze de spamisto.

Do, esence, mi tenus la liston kaj klopodus uzi ghin pli ofte por
komuniki kaj kunlabori.

amike,
Francesco


------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.