Re: Esper-Brit

"timowen33" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Unbelievable: The preview version clearly showed the supersignojn, but once you press send it scrambles them.  What an awful program this is.

Here's the version without supersignoj:

Miaopinie  la eksperimento klare kaj evidente malsukcesis. Vidu la JEB-forumojn por vidi kiel c'e-reta diskutloko funkciu.  Esper-Brit neniel komparas.

Anstatau' ol permesi al homoj pluigi amikan diskutadon, pozitive videbligi Esperanton en Britio, arang'i vizitojn, babili, amuzig'i, bonvenigi novulojn kaj al ili oferti helpon, tiu retejo provizis al kverelemuloj la okazon meti Esperanton plurfoje en la embarason.

Mi neniam antau'e c'eestas tian grupon.  Kiam mi pensas pri g'i, mi memoras nur senc'esan paroladon pri supersignoj kaj peticiojn al la Akademio; mi memoras, ke stultuloj rifuzis helpi al ankorau'-ne-Esperanto-parolanta Clare kiam s'i alvenis peti traduko-helpon pro tio, ke amatulo sendis al s'i mesag'on en Esperanto, sed antau'e atakis s'in per s'ia uzo de la X-sistemo, kaj poste debatis c'u s'i uzis frazojn au' ne; mi memoras nur tion, ke mi ricevis dum monatoj nenion pli ol spam-mesa&#285;ojn en pluraj lingvoj per Esperantisto kiu detruis per 17-lingva afis'ado la blogon de Margot Wallström, vicprezidanto de la Komisio E&#365;ropa, kaj denove kaj ripete embarisigis nin kaj nian lingvon anta&#365; homoj kiuj antau'e ne au'dis pri g'i. 

Pro la senc'esa spamado mi kaj multe aliaj elektis ne plu ricevi sciigojn pri novaj afis'oj.  Pro tio, ke nur maloftege publiki&#285;as legindaj'o, ni ne plu havas la kutimon kontroli, do ec' se iun gravan au' indan oni afis'is, homoj ne legos.  Fakte, tiel forj'etebla estas tiu grupo, ke ec' la tiama prezidanto de UEA unufoje skribis "Neniu el la naciaj Esperanto-listoj estas tiom teda kiom la brita."

Rimarkeblas, ke tiuj homoj kiuj partoprenis plej ofte kaj fervore, estas tiuj kiuj nun s'ajne akre disputas kun EAB kaj postlasis la movadon.  Tio ne estas vantindaj'o.  Neniun utilan uzon s'ajnas al mi, ke tiu grupo havas.  Eble en 2001 g'i plenigis rolon, sed g'i nun estas limigita kaj preterpasita. 
Eble ni konsideru malfermi &#285;in sed ne forvis'i la arkivon, se nur por memori pri kia embarasiga mals'paro da tempo g'i estis, kaj eviti, ke homoj kiuj memoras nur tion, kion ili volas memori ne plendu, sen ke oni povas kontra&#365;pruvi.



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.