Re: Esper-Brit
"Radio" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
--- In [email protected], Bert Schumann <bert.schumann@...> wrote: > > Kiel troveblas la aliaj britaj e-istoj ekster EAB-estraro? Se vi havas informojn pri venontaj eventoj ktp, vi povas sendi tiujn al la redaktistoj de la jxurnaloj. Se vi havas interesajn novajxojn vi povas sendi tiujn al mi, cxar mi cxiam sercxas novajn ideojn por la EAB-konto cxe Twitter. Ankaux fotoj estas bonvenaj. Se vi bezonas helpon kun iu projekto, vi povas sendi mesagxon al nia administristo ([email protected]) kaj sxi plusendos al tiuj Esperantistoj kiuj eble interesigxos pri la afero aux povus helpi. > Chu lau vi same malbonas reklamo pri Vi-agra kaj informo pri alilanda E-evento? Kion Tim opinias mi ne certas, sed laux mi jes. Mi supozas ke multaj homoj tiel opinias. En la grupo uea-membroj, ekzemple, oni ne rajtas sendi tiujn spamaj mesagxoj pri eventoj. > Vi eble abonas sufiche da gazetoj por ekscii pri alilandaj eventoj au > serchas ilin en retaj kalendaroj, kaj tial ne deziras legi pri tio en > diskutlistoj. Haha, mi ege dubas cxu Tim iam abonis al Esperanto-gazeto en sia tuta vivo ;) Sed kiel vi jam diris, maljunuloj jam scias pri la eventoj cxar ili abonas al jxurnaloj, do ili ne bezonas EsperBrit. Kaj junuloj jam scias pri la eventoj, cxar ili sercxas la informojn en la interreto, do ili ne bezonas EsperBrit. Kiu gxin do bezonas? Mi ne komprenas. Clare ------------------------------------