Re: Re: Esper-Brit

Tim Owen <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Bonan vesperon;

LWR >> Retlistoj kaj retpaghoj funkcias lau malsama maniero - la
listaj mesaghoj automate venas hejmen, la paghojn oni devas
aktive viziti. Gazeto kun duonjara eldonritmo ne povas
transpreni la funkcion de tuj sendata retlisto.

La oficiala organo en Britio eldonighas po kvar foje dumjare.  Teorie se organizanto sufiche bone antaupreparas, tiu ne bezonas uzi retliston lastaminute.

Plie, per *chi tiu* retlisto oni *ne* atingos britojn efike chiukaze, pro tio, ke ni plejparte malshaltis sciigojn pri novaj mesaghoj aparte pro la senchesa rubajho kiu envenis niajn retadresojn pasinte, chu temas pri longdauraj disputoj pri supersignoj, kiu faris kion al kiu, spamado jam disdonita trans pluraj listoj, kaj simile.  Tion mi scias, char tion mi mem jam faris, kaj ankau faris dekon da aliaj uzantoj al kiuj mi iam pridiskutis tion. 

LWR >> En tiaj kazoj lau mi la plej efika maniero estas skribi
privatan mesaghon al la sendinto de la mesagho, kun la peto
tiajhojn ne plu sendi pro malkongruo kun la listo. Nur en
tre maloftaj kazoj vi devos dufoje tion peti.

Ili ne uzu la liston tiel chiukaze.  Ne necesu sciigi homojn ne sencele spami liston de aliuloj :)

Aliflanke mi konstatas, ke nova administranto kapablus reagi dece kaj efike kontrau tio.

LWR >>Cetere la priskribo de la listo che yahoo estas iom magra:

  Pri Esperanto en Britio

"Pri Esperanto en Britio." Ne "Sendi senrilatajn spammesagjojn lau via volo".

Cetere ni ne plendas nur pri la fispamado kaj la iel esperanto-rilata spamado.  La celo de la grupo estis permesi al britoj paroli pri la lingvo.  Tamen ghi fiaskis, pro la konduto de kelkaj homoj.  (Mi memorigas, ke la tiama prezidanto de UEA unufoje skribis, ke neniu nacia diskutlisto estas "tiom teda kiel la brita".)

LWR >> Lau mi proksimume nenion oni povas diri pri esper-brit, dum
ankorau alvenas trudvarbajhoj de la tipo

  "Do u think this picture is funny?"

Se la moderatoroj ne sukcesas eviti tiajn mesaghojn, oni ne
multe fidas al la grupo. Sekve lau mi unue necesas apliki la
jam bone priskribitajn rimedojn por fini tiajn
trudvarbajhojn. Post kelkaj monatoj sen trudvarbajhoj indas
denove pripensi la sorton de la grupo.

Konsentite.  Tio pli ol chio alia, estis la indikilo, ke la diskutlisto vere adiauu.

LWR >> Se la
membroj ne deziras la grupon, ili ja povas foriri. Iusence
ankau ne estas tute facile kompreneble, kial grupmembroj
pledas por la forigo de la grupo - sed tamen ne forlasas la
grupon.

Ni jam postlasis ghin.  La tuta manko de respondoj tion indikas.  Samtempe kelkaj inter ni multe laboras por pli "profesiigi/beligi/modernigi" Esperanton en Britio.  La diskutlisto kiel ghi estas kaj estis, lau mi kaj aliaj, vere elstaras kiel malbonajho, kaj kontrauas la laboron, ke ni jam faris kaj faras por montri al vizitantoj, ke Esperanto estas vigla, bunta kaj, ke Esperantujo ja estas vizitinda.  Chu vi ne vidas, ke tiu diskutlisto montras nenion laudinda?  "Ili nur disputas inter ili, au plendas pri manko de oficiista partopreno, au sendas al unu la alian spammesaghojn plurlingvajn, au mesaghojn pri eventoj foraj senrespondaj!"

******
Eble ni vidos nin che la NIS, Lu, kaj iom pludiskutos tion en Saarbrueken :)

Tim
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.