Re: Re: Esper-Brit
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! "timowen33" <[email protected]> skribis je 04.11.2009, 16:35 h: Bert>> Iuj ne-britoj tiel trovas lokon por kontakti kelkajn >> homojn el la brita movado. t> Jam ekzistas pluraj manieroj kontakti homojn, interalie t> pere de la oficialaj retpagharo kaj gazetoj. Retlistoj kaj retpaghoj funkcias lau malsama maniero - la listaj mesaghoj automate venas hejmen, la paghojn oni devas aktive viziti. Gazeto kun duonjara eldonritmo ne povas transpreni la funkcion de tuj sendata retlisto. t> (Mi tajpas ne nur pri vera spamajho, sed antau pri t> mesaghoj kiel la lastatempa markita "URGHE!".) En tiaj kazoj lau mi la plej efika maniero estas skribi privatan mesaghon al la sendinto de la mesagho, kun la peto tiajhojn ne plu sendi pro malkongruo kun la listo. Nur en tre maloftaj kazoj vi devos dufoje tion peti. Cetere la priskribo de la listo che yahoo estas iom magra: Pri Esperanto en Britio Pripensindas iomete detaligi kaj listigi ekzemplojn de dezirataj kaj de nedezirataj mesaghoj. t> Spamado neniel estas ghusta kialo restigi na Esper-Brit t> malferma, chu temas pri "fispamado" au t> necelitaj petoj iri al iu evento alilanda. t> Spamado estas spamado. Lau mi proksimume nenion oni povas diri pri esper-brit, dum ankorau alvenas trudvarbajhoj de la tipo "Do u think this picture is funny?" Se la moderatoroj ne sukcesas eviti tiajn mesaghojn, oni ne multe fidas al la grupo. Sekve lau mi unue necesas apliki la jam bone priskribitajn rimedojn por fini tiajn trudvarbajhojn. Post kelkaj monatoj sen trudvarbajhoj indas denove pripensi la sorton de la grupo. Cetere mi iom miras, ke oni proponas forigi grupon, kiu lau ties hejmpagho havas 137 membrojn (el kiuj trideko "bouncing", do ne ricevantaj mesaghojn; restas cento). Se la membroj ne deziras la grupon, ili ja povas foriri. Iusence ankau ne estas tute facile kompreneble, kial grupmembroj pledas por la forigo de la grupo - sed tamen ne forlasas la grupon. Chion bonan por Esperanto en Britio chiukaze Lu Wunsch-Rolshoven -- Ein Schritt aufeinander zu http://www.EsperantoLand.org Por la kreskigo de Esperantujo 8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/ Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/ Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj Libroj, muziko, forumo ... ------------------------------------