Re: Re: Esper-Brit
Bert Schumann <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
> > Iuj ne-britoj tiel trovas lokon por kontakti kelkajn homojn el la brita movado. > Jam ekzistas pluraj manieroj kontakti homojn, interalie pere de la oficialaj retpagharo kaj gazetoj. Chu vi aludas tiun prezenton http://www.esperanto-gb.org/eab/eab_people.htm#staff Kiel troveblas la aliaj britaj e-istoj ekster EAB-estraro? > Chu temas pri "fispamado" au necelitaj petoj iri al iu evento alilanda. Chu lau vi same malbonas reklamo pri Vi-agra kaj informo pri alilanda E-evento? Lau mi, nur reklamo pri Via-gra estas al vera spamo. Anoncon pri alilanda renkontigho, iuj shatas legi, aliaj ne. Vi eble abonas sufiche da gazetoj por ekscii pri alilandaj eventoj au serchas ilin en retaj kalendaroj, kaj tial ne deziras legi pri tio en diskutlistoj. Aliaj homoj, precipe junaj, ne abonas paperajn revuojn, sed suchas informojn el interreto. Chiu elektu lau siaj preferoj. Mi akceptas, se foje aperas mesaghoj lautitole "URGHAJ", sed enhave banalaj. Tio montras nur ke iuj homoj forte engaghighas pri iu laboro por Eo kaj ke ili bezonas helpon de aliaj. -- Salutas Bert SCHUMANN Cetere, chu vi konas la + francan E-kastelon: http://gresillon.org + infankongreseton: http://bertosch.free.fr/iik2009 + politikan E-movadon: http://e-d-e.org . . . ------------------------------------