Re: Esper-Brit
"timowen33" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Rimarkinde estas, ke neniu brito anoncis sin kontrau la propono! > En diskutgrupoj kutime multaj membroj legas mesaghojn rapide, sed ne respondas. Iom for-teme, sed trafas min, ke tia grupo do misnomighas :) > La kauzo de neuzo ne dependas de ekzisto de iu(j) grupo(j), > sed de la ghenerala sinteno de la homoj. > Fermi grupon kaj malfermi novan ne shanghas la homojn. Ni ne parolas pri krei alian. Se alian oni starigos, ni chiuj scios, ke ghi estas neoficiala. Mi ne scias, chu chi tiu estis iam oficiale akceptita de EAB, sed mi rimarkis sufiche ofte, ke homoj (unu aparte memorige por mi) plendas chi tie kaj en aliaj nebritaj listoj, ke la administrantaro de EAB ne afishas en la listo. Fermante na Esper-Brit almenau mortigos la duon-kredon, ke administrantanoj afishu, respondu al stultajhoj, kaj malshparu sian libertempon chi tie. > Iuj ne-britoj tiel trovas lokon por kontakti kelkajn homojn el la brita movado. Jam ekzistas pluraj manieroj kontakti homojn, interalie pere de la oficialaj retpagharo kaj gazetoj. La fakto, ke tiom da neinteresindajhoj alvenis en mian en-skatolon, ankau forpelis min for de la grupo kaj decidi malshalti la sciigilon. (Mi tajpas ne nur pri vera spamajho, sed antau pri mesaghoj kiel la lastatempa markita "URGHE!".) Do, ech se hazarde (mirakle!) iam estos legindajho, mi (kaj la pluraj aliaj kiuj ankau elektis ne ricevi tagan sciigon) ne scios pri ghi. Spamado neniel estas ghusta kialo restigi na Esper-Brit malferma, chu temas pri "fispamado" au necelitaj petoj iri al iu evento alilanda. Spamado estas spamado. ------------------------------------