Re: Re: Esper-Brit

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Clare > Al mi ne estas logike ke nebrito farigxu administranto de la grupo

La nunaj administrantoj restu. Mi proponis nur helpi por eviti
rubmesaghojn (spamon)

> cxi tie mankas respondoj de britoj kiuj poras la pluekzistan de la grupo.

En diskutgrupoj kutime multaj membroj legas mesaghojn rapide, sed ne respondas.
Se en pasinteco okazis iuj malagrablajhoj inter iuj membroj,
tiuj nur legas la mesaghojn, sed ne reagas, ghis.....iam ili vidis
iujn shanghojn.

> Tiu eble solvus la problemon de la spamo ...

Shanghi la grup-parametrojn dauras nur kelkajn minutojn

> ... sed ne kauxzas ke britoj ekuzu gxin por pridiskuti Esperanton.

La kauzo de neuzo    ne dependas de ekzisto de iu(j) grupo(j),
sed de la ghenerala sinteno de la homoj.
Fermi grupon kaj malfermi novan ne shanghas la homojn.

> Mi dauxre opinias ke la plej bona decido estas fermi la grupon.

Tiam iu malfermos novan grupon kun sama au simila nomo.

> laux mi cxi tiu grupo nek kontribuas ion positivan al Esperanto en Britio,
> nek ekkontribuos ion se gxi restos malferma.

Iuj britoj daure legas la mesaghojn, ech se ili ne respondas.
Iuj ne-britoj tiel trovas lokon por kontakti kelkajn homojn el la brita movado.


--
Salutas Bert SCHUMANN

Cetere, chu vi konas la
+ francan E-kastelon: http://gresillon.org
+ infankongreseton: http://bertosch.free.fr/iik2009
+ politikan E-movadon: http://e-d-e.org
.
.
.


------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.