Re: Esper-Brit
"Tim" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
--- In [email protected], Geoffrey King <ancientbriton@...> wrote: > Kion mi ne faras, tio estas vizitadi retpaÄojn de EAB, UEA, eventuale > ankaÅ Facebook kaj Twitter, kaj aliajn, por vidi Äu hazarde aperis io > nova. Tio estas malekonomia uzo de la tempo, kaj senorda disĵeto de la > informoj; kaj tre facile oni maltrafas ion atentindan. Mi tute komprenas tion, kion vi diras, sed mi suspektas, ke vi ne konscias pri FeedMyInbox: http://www.feedmyinbox.com/ Se vi ne emas vizitadi amason de (eventuale interesaj) retejo, tiu servo sendos al vi per retmesagxo novajxojn, kiuj aperas sur retejoj, kiujn vi eventuale vizitus se vi havus la tempon. La sola kondicxo estas, ke la retejo mem devas provizi RSS-fluojn ("RSS feeds"), kiel oni klarigas cxi tie: http://www.feedmyinbox.com/pages/how-does-this-work/ Ekzemple, tiuj retejoj havas RSS-fluojn: http://liberafolio.org preskaux iu ajn blogo http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Speciala:Recentchanges http://edukado.net/ http://news.google.co.uk/news/search?q=esperanto http://www.jeb.org.uk/forumoj/ ktp. ktp. Sed tiuj ne havas: http://uea.org/ Esperante, ke tio helpas al vi, amike salutas Tim ------------------------------------