Re: Esper-Brit
"timowen33" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Al Tim: Mi bonvenigos la kontribuon de mia samnomulo, sed afable memorigas lin, ke Renato ja montrighis kiel nia amiko pasinte. Mi ege dubas, chu li intence atakis nin chiujn. Renato estis membro de la grupo kiam ghi estis vere hontinda kaj forpelis multe da ghiaj uzantoj. Mi opinias, ke li parolis pri la fakto, ke diskutgrupoj aliloke funkcias, sed ne chi tie, kaj tio shuldighas al iu brita-movada afero. Tiurispekte li pravas, lau mi, char la morto de la grupo okazis pro kialoj aparte brita-movadaj. Al Geoffrey: >> Pasis kelkaj semajnoj, kaj la diskuto Åajne senkonklude ÄesiÄis. Nu, nenio nova tiurilate. Kaj kvankam vi rimarkis, ke homoj ne plu emis paroli pri la temo, vi tamen revigligis la debaton semajnoj poste. Nenio nova tiurilate. >> Do al mi ne gravas, Äu restas aÅ ne restas <esper-brit>, kiu efektive neniam prenis ian elanon, sed mi, kaj verÅajne granda plimulto de la homoj, volonte ricevus, pasive, sed kun eblo aktive respondi, informojn kaj ideojn rilatajn al esperanto-agado en Britio, laÅ la stilo de la grupo <uea-membroj>, en kiu Äiam estas interesaĵoj. Tamen ... la plejmulto da uzantoj de *chi tiu grupo* malshaltis la eblon ricevi mesaghojn de ghi. Tio estas fakto, kion mi scias, pro tio, ke tiu elekto fare de la uzantoj videblas por la administranto apud iliaj nomoj en la membrolisto. Iu pri Esper-Brit (kaj mi vetus monon, ke temas pri ghia pasinteco) igis homojn ne plu ricevi mesaghojn. Tiurispekte, Geoffrey, vi ne estas parto de la plimulto lau viaj preferoj. ------------------------------------