Internacia Kongreso, Strasburgo, 6-a ghis 13-a de augusto 2010 - Printempe, Somere, NR, NIS

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Antau kelkaj semajnoj ni ricevis la instigon organizi

  Internacian Kongreson (IK)

dum somero. La ideo venis chefe pro tio, ke oni konstatis
mankon de kongreso en meza Europo (UK ja okazos en Kubo).

EsperantoLand do planas Internacian Kongreson de

  vendredo, 6-a, ghis vendredo, 13-a de augusto 2010,

  en Strasburgo.

Kiel renkontighejon ni antauvidas hotelon en kvaronhora
piedira distanco al la urbomezo/katedralo. La retpagho estas
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso , kelkajn
unuajn alighintojn vi trovas sur
http://esperantoland.org/internacia_kongreso/partoprenantoj_ik1.php
.

IK aldonighos al nia oferto de SOMERE, kiu estas kaj restos
kontraste kampara dolcha nenionfarado (23-a de julio ghis
6-a de augusto, kun iomete da programo) - uzebla kiel
antaukongreso de IK. http://www.esperantoland.org/somere

  Kongreso pri Esperanto, Esperanto-agado
  kaj la ekstera mondo

- En bela urbo, do kun la ebleco rigardi la urbon kaj ghui
ghiajn agrablajhojn; kun interesaj promenoj kaj ekskursoj

- Oferto de prelegoj kaj diskutoj pri Esperanto, Esperantujo
kaj Esperanto-agado, libroj kaj kulturo - kaj ankau pri
temoj ekster Esperantujo (simile kiel en NR); krome kursoj
kaj proponoj kiel senstrechigho, Jogo k. s.

- Koncerto kaj eble teatrajho, diversaj vesperoj lau temoj

- Loghado en la renkontighejo au en diversaj hoteloj,
pensionoj ktp. lau propra elekto

La unua alighperiodo finighos en la 15-a de aprilo 2010. Mi
antaughojas pri viaj eventualaj komentoj kaj tre ghojos, se
vi shatos partopreni en la unua Internacia Kongreso en
Strasburgo 2010. Pli da informoj kaj bildoj sur
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso .

Chion bonan, belan printempon

Lu

--

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Cetere: Bv. eble jheti rigardon al la retejoj de la
renkontighoj PRINTEMPE, SOMERE, NR (NIS havas la
kotiztabelon tie indikitan; la pagho renovighos tre baldau).
La koncernaj alighaj limdatoj proksimas (21-a de marto/fino
de marto). http://www.esperantoland.org/nr/ kaj ligoj de
tie.

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

1-a PRINTEMPE, 1-a - 6-a de apr. 2010,
Dahlem-Baasem en Eifel-montaro
http://www.esperantoland.org/printempe/

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010
en Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/

1-a Internacia Kongreso (IK), 6-a - 13-a de augusto 2010
en Strasburgo
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/

9-a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.