Chu vi shatas malgrandan renkontighon? Tiam PRINTEMPE taugas por vi! 1-a ghis 6-a de aprilo, Eifel-regiono, Germanio
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton!
Chu vi shatas malgrandan renkontighon? Chu al vi estas
agrable, ke dum kunveno oni havas shancon konatighi kun
chiuj partoprenantoj kaj eviti la anonimecon? Chu vi shatas
banighi en varma akvo de la endoma naghejo, ghui la naturon
kaj fari promenojn, sed ankau auskulti prelegojn kaj diskuti
pri ili?
Se tiel, eble por vi taugas
la 1-a PRINTEMPE
de jhaudo, 1-a, ghis mardo, 6-a de aprilo
en Baasem (Eifel-regiono), ch. unu horon sude de Kolonjo.
Intertempe alighis internacia rondo de 12 partoprenantoj,
vidu che
http://esperantoland.org/printempe/partoprenantoj_printempe1.php
.
Jen la aktuala programa oferto,
http://esperantoland.org/printempe/index.shtml#programo :
* La lernejo kiel prilaboranta entrepreno (Josef Dörr)
* Moresnet kaj la planoj pri Esperanto-shtato (Marcel Delforge)
* La glosaro de Karolo Pic^ (Josef Dörr)
* Seminario pri amaskomunikilaj rilatoj
(Lu Wunsch-Rolshoven)
* Eble prelego kaj diskuto pri strategioj por Esperanto
(Lu Wunsch-Rolshoven)
* Eble prelego kaj diskuto pri Esperanto en Europa Unio
(Lu Wunsch-Rolshoven)
* Eble prelego kaj diskuto pri informado kaj instruado
en lernejoj kaj universitatoj
(ligiloj al materialo de kelkaj prelegoj sur la
indikita pagho)
* Konversacia rondo
* Demandoj (kaj respondoj) pri Esperanto-gramatiko
* Interparolado kaj kafumado...
* Banado en la endoma naghejo
* Kashado kaj (esperinde grandparta) retrovado de paskaj ovoj
* Promenoj al la charma vilagho Kronenburg kaj en la
chirkauajho
* Ekskurseto al la lago de Kronenburg
* Ekskursoj al chirkau(aj urbetoj kaj vidindajhoj
(ekzemple minejo Wohlfahrt en Hellenthal, 12 km for)
Chu vi interesighas? Tiam jhetu rigardon al
http://www.esperantoland.org/printempe/ . Ni antaughojas, se
vi ankorau decidas partopreni en PRINTEMPE.
Chion bonan, plezuran printempon
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
1-a PRINTEMPE, 1-a - 6-a de apr. 2010,
Dahlem-Baasem en Eifel-montaro
http://www.esperantoland.org/printempe/
8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010
en Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
1-a Internacia Kongreso (IK), 6-a - 13-a de augusto 2010
en Strasburgo
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/
9-a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011
en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...
============ Fino de la origina mesagho ===========
------------------------------------