Lastatempa Nacilingva Varbilo: "Malkovru Esperanton"

"Tim" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Saluton amikoj:

Lastatempe aperis pere de la asocioj E@I kaj ILEI nova broshuro 24-pagha. Ghi disponeblas en pluraj naciaj lingvoj.

Ghi tre bone klarigas kio estas Esperanto kaj ofertas informojn pri ghia historio, respondante al tiuj demandoj kiujn sendube havas novuloj.

Plej grave ghi cherpas komentojn pri Esperanto de Esperantistoj mem. Elstaranta ekzemplo venas de la usonanino Amanda Higley, kiu pasigis dek-ses monatojn en Europo tranoktante senpage pere de Esperanto dum la tuta tempo, krom nur tri tagoj.

Mi forte rekomendas, ke vi plusendu ghin al interesuloj kiu demandas vin pri Esperanto, char mi taksas ghin ege altnivela utila varbilo.

Jen la angla versio: http://ikso.net/broshuro/pdf/malkovru_esperanton_en.pdf

Aliaj disponeblas chi tie: http://www.ikso.net/en/broshuro/

Bonajn dezirojn sendas

Tim 



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.