SOMERE ghui en bela naturo: 23-a d e julio ghis 6-a de augusto, Jünkerath, Eifel

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Jam la oka Somera Mezeuropa Renkontigho (SOMERE) okazos chi-jare, de la 
23-a de julio ghis la 6-a de augusto 2010. Ni denove kunvenos en la 
placha JÃŒnkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier 
(Treviro), kie okazis jam pluraj belaj kunvenoj de SOMERE.

Chu vi shatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en 
internacia rondo? Chu chi-jare fine de julio/komence de augusto konvenos 
kaj plachos al vi? Tiam

Venu SOMERumi kun ni!

Kiel kutime SOMERE estos tauga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj au komencantoj,
kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.

Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton
de dek jaroj au pli - ili do trovas unuflanke lingve simile
spertajn homojn kaj aliflanke povas leghere akompani la
lingvan progreson de la aliaj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Chiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu 
do al arangho de EsperantoLand por sperti la internacian etoson kaj 
praktiki Esperanton de mateno ghis vespero. Okazos kursoj por 
komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj, sub la sperta gvido 
de Gunter Neue. Ekster la kursoj estos daura ebleco uzi Esperanton dum 
la manghoj kaj dum leghera kafumado au teumado, dum promenoj, ekskursoj 
kaj programofertoj en la domo kaj ghardeno.

Amrilatoj, cirklodanco, lagumado, promenoj - kaj multa babilado

Danka Leyk jam planas daurigi paroladon pri amaj kaj emociaj rilatoj kaj 
shi cirklodancigos nin. Logas interalie la apuda charma vilagho 
Kronenburg kun kastela ruino, la lago de Kronenburg kaj la naghejo en 
piedira distanco de la domo.

En la domo trovighas grandega ludosalono kun multaj ofertoj, ekstere 
estas ludejoj por korbopilko kaj piedpilko kaj loko por bivaka fajro. 
Pashtas sin sur la herbejo shafoj, la domo bredas kuniklojn kaj estas 
ludejo por infanoj tie - do chio tauga estas disponebla por okupi 
infanojn kaj plenkreskulojn.

En domo au tendo

Tranoktado kaj manghado estos lau via placho: Chu en la domo au en tendo 
en la ghardeno tuj apud la domo (au en via loghauto)? (Chi-foje denove 
chiuj chambroj havos dushejojn.) Chu komunaj manghoj au memzorge? Vi 
povas elekti!

Deko da homoj jam alighis
Venonta limdato: 20-a de junio

Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaghojn kaj alighi -
se eblas, en ne tro fora estonteco (venonta limdato estas la
20-a de junio). Ghis nun deko da alighintoj trovighas sur la
pagho
http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere8.php 
<http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere7.php> -
aliaj jam anoncis sian intencon veni.

La informpagho kaj la alighilo pri SOMERE troveblas en la
reto che http://www.esperantoland.org/somere/ .

Ghuu la someron, eble kun ni en SOMERE (au dum Internacia Kongreso en 
Strasburgo, http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso)

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE

http://www.esperantoland.org
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.