I: (azio) Anglalingvaj lernolibroj por Kenjo

"Renato Corsetti" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Kenja lernejo konsentis, ke oni instruu Esperanton al unu klaso.

Nun la loka esperantisto serc’as lernomaterialojn en la angla por komencantoj. Se vi volas kaj povas helpi, bonvolu sendi al la c’i-suba adreso unu lernolibreton en la angla (tio ne devus kosti tro multe). Ne estu tro elektema, c’io estas pli bona ol nenio. Bonvolu NE atentigi pri la ekzisto de materialoj en la reto. Tie ni estas en situacio, en kiu nur la malnovaj paperaj libroj povas helpi (manko de kunligo, manko de ebleco elpresi, kaj manko de mono por elpresi, se ekzistas ebleco).

Evans Ochoki,
P.o.box 1012, code 30100,
Eldoret- Kenjo.

Amike

Renato

------------------------------------

Yahoo! Groups Links
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.