Partoprenantoj el sep landoj dum la unua Internacia Kongreso de EsperantoLand en Strasburgo
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Homoj el sep landoj alighis al la unua Internacia Kongreso de EsperantoLand, kiu okazos en Strasburgo de vendredo, 6-a de augusto, ĝis vendredo, la 13-a. En la programo trovighas prelegoj pri diversaj temoj rilate Esperanton kaj la eksteran mondon. Oni parolos pri la tutmondeco de Esperanto kaj la surmerkatigo de nia lingvo per malmulta mono, pri la funkcio de lernejoj kaj la t.n. "teorio de limigoj" (lau Goldratt) kaj audos prezenton de la arto de rakontado. Prelegos Johan Derks, Josef Dörr, Cyrille Hurstel, Nicky Janssen, Robb Kvasnak kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Katedralo, Kehl, Sélestat kaj Haut-Koenigsbourg La urbaj promenoj gvidos la partoprenantojn al la belajhoj de Strasburgo kaj Kehl; vizitindas ekzemple la katedralo, "eta Francio", ponto Mimram, la ligna turo de Kehl kaj muzeoj lau propra prefero. Estos ekskursoj al la florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg. Vespere prezentighos interalie japanaj kamishibaj-rakontoj kaj kvizo pri la lingvoj de la mondo. Internacia kunveno Lau la nombro de partoprenantoj chi-jare temos pri kongreseto - venos dudeko da homoj. Kiel kutime che la renkontighoj de EsperantoLand ili loghas en multaj diversaj landoj, en Nederlando, Belgio, Francio, Italio, Austrio, Germanio kaj Usono. La internacieco de la arangho kaj la vidindeco de Strasburgo zorgos pri belaj tagoj. Chu vi shatos partopreni? Restas ankorau lokoj por interesitaj partoprenantoj - ni antaughojas vian eventualan alighon. Detalaj informoj sur http://esperantoland.org/internacia_kongreso . La partopreno estas senkosta por homoj el la regiono (ghis 50 km de Strasburgo). Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj SOMERE Internacia Kongreso (IK) Novjara Renkontigho (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) PRINTEMPE http://www.esperantoland.org ------------------------------------