Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo: Novjara Renkontigho kun NIS
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Eble vi shatas partopreni kun via familio en la 9-a Novjara Renkontigho chi-jarfine en Saarbrücken. Ghis nun alighis ch. 37 infanoj kaj junuloj ghis 14 jaroj - do denove estos granda infanaro, kiu ghuos la komunan tempon. Chi-jare mi ne jam kalkulis, sed kutime pli ol duono de la infanoj kreskas kun Esperanto kiel denaska lingvo. Do bela ebleco por meti vian infan(ar)on en internacian lingvobanon :-) Informoj, jamaj alighintoj kaj alighilo che http://www.esperantoland.org/nr . Mi aldonas la gheneralan rondleteron. Esperante (re)vidi vin chi-jarfine amike Lu -- Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo: Novjara Renkontigho kun NIS Chu plachas al vi pasigi libertempon en internacia Esperanto-renkontigho kun homoj el multaj landoj? Chu vi jam konsideris veni al la 9-a Novjara Renkontigho (kun la 2-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj)? Ambau okazos chi-jarfine denove en Saarbrücken, lime de Francio kaj Germanio. 27-a de decembro 2010 ghis 3-a de januaro 2011 Intertempe alighis jam 123 homoj el pli ol dek landoj - familioj, infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Venu kaj festu kun ni la novan jaron! Liston de multaj el la jamaj alighintoj vi trovas che http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr9.php Muziko de Kaj Tiel Plu. Kabareto Koncertos por ni Xavier Rodon Morera de la kataluna grupo 'Kaj Tiel Plu'. Prezentos kabareton - "La konsilantaro - sensaciaj edukmetodoj" - Christoph Frank. Estos prelegoj kaj kursoj, lumbildprelegoj, promenoj kaj ekskursoj, lingvaj kursoj en tri niveloj kaj lingvaj ekzamenoj. Temaro "estonteco" kaj pliaj ofertoj Eble vi shatas informighi kaj paroli pri la estonteco de la Esperanto-vortprovizo, pri tradukteamoj por programoj kiel Firefox au pri renovigeblaj energioj. Eble interesas vin prezento de Urugvajo (kaj ties naciaj trinkajhoj kaj manghajhoj). Eble vi deziras lerni pri la Go-ludo, kanti en koruso, lini- au cirklodanci au migri por trovi geokashejojn... Liston de la ĝisnuna dudeko da ofertoj vi trovos che http://www.esperantoland.org/nr/#programo . Lingvaj ekzamenoj Sub la sperta gvido de Katalin Kovats okazos lingvaj ekzamenoj lau la Europa Referenckadro. Jen ebleco montri al vi mem (kaj eble ankau aliaj) vian lingvan kapablecon. Novjara Internacia Semajno - por junuloj kaj junaj plenkreskuloj Aparte ni invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn veni al Saarbrücken. Estos aparta regiono de la domo rezervita por vi por ke vi povu ghui la kunestadon en via grupo. Samtempe eblos partopreni ankau en la aliaj ofertoj de NR. La jamajn alighintojn de NIS vi trovos che http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis2.php , la gheneralaj informoj pri NIS estas che http://www.esperantoland.org/nis/index.shtml#nis Alighperiodo finighos post kelkaj tagoj Se vi decidos pri via partopreno dum la venontaj tagoj, vi povos ankorau ghui la aktualajn kotizojn. Do ne tro prokrastu la aferon... Jhetu rigardon al http://www.esperantoland.org/nr . Se vi havas demandon, ni volonte respondos ghin (kaj rezervos por vi la nunajn kotizojn). Chion bonan al vi por la jarfino Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj -- Novjara Renkontigho (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) PRINTEMPE Internacia Kongreso (IK) SOMERE http://www.esperantoland.org ------------------------------------