Re: Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo: Novjara Renkontigho kun NIS

Tim Owen <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Mi aldonus, ke Clare kaj mi partoprenis la lastan NR-on, kiu shajnis al ni tute 
bonetosa kunveno, kiun aparte shatis la infanoj, kiujn ni vidis.  Do, se vi 
interesighas pri familia Esperanto-evento, mi rekomendus la NR-on, kiun 
organizas Lu :)

Tim





________________________________
From: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
To: Esp-en-aut <[email protected]>; esper=brit google 
<[email protected]>; Esper-brit yahoo <[email protected]>
Sent: Sat, 13 November, 2010 20:38:40
Subject: [esper-brit] Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo: 
Novjara Renkontigho kun NIS

  
Saluton!

Eble vi shatas partopreni kun via familio en la 9-a Novjara Renkontigho 
chi-jarfine en Saarbrücken. Ghis nun alighis ch. 37 infanoj kaj junuloj 
ghis 14 jaroj - do denove estos granda infanaro, kiu ghuos la komunan 
tempon. Chi-jare mi ne jam kalkulis, sed kutime pli ol duono de la 
infanoj kreskas kun Esperanto kiel denaska lingvo. Do bela ebleco por 
meti vian infan(ar)on en internacian lingvobanon :-)

Informoj, jamaj alighintoj kaj alighilo che 
http://www.esperantoland.org/nr . Mi aldonas la gheneralan rondleteron.

Esperante (re)vidi vin chi-jarfine

amike

Lu

--

Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo:
Novjara Renkontigho kun NIS

Chu plachas al vi pasigi libertempon en internacia Esperanto-renkontigho 
kun homoj el multaj landoj? Chu vi jam konsideris veni al la 9-a Novjara 
Renkontigho (kun la 2-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj 
junaj plenkreskuloj)? Ambau okazos chi-jarfine denove en Saarbrücken, 
lime de Francio kaj Germanio.

27-a de decembro 2010 ghis 3-a de januaro 2011

Intertempe alighis jam 123 homoj el pli ol dek landoj - familioj, 
infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Venu kaj festu kun ni la novan 
jaron! Liston de multaj el la jamaj alighintoj vi trovas che 
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr9.php

Muziko de Kaj Tiel Plu. Kabareto

Koncertos por ni Xavier Rodon Morera de la kataluna grupo 'Kaj Tiel 
Plu'. Prezentos kabareton - "La konsilantaro - sensaciaj edukmetodoj" - 
Christoph Frank. Estos prelegoj kaj kursoj, lumbildprelegoj, promenoj 
kaj ekskursoj, lingvaj kursoj en tri niveloj kaj lingvaj ekzamenoj.

Temaro "estonteco" kaj pliaj ofertoj

Eble vi shatas informighi kaj paroli pri la estonteco de la 
Esperanto-vortprovizo, pri tradukteamoj por programoj kiel Firefox au 
pri renovigeblaj energioj. Eble interesas vin prezento de Urugvajo (kaj 
ties naciaj trinkajhoj kaj manghajhoj). Eble vi deziras lerni pri la 
Go-ludo, kanti en koruso, lini- au cirklodanci au migri por trovi 
geokashejojn... Liston de la ĝisnuna dudeko da ofertoj vi trovos che 
http://www.esperantoland.org/nr/#programo .

Lingvaj ekzamenoj

Sub la sperta gvido de Katalin Kovats okazos lingvaj ekzamenoj lau la 
Europa Referenckadro. Jen ebleco montri al vi mem (kaj eble ankau aliaj) 
vian lingvan kapablecon.

Novjara Internacia Semajno - por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

Aparte ni invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn veni al 
Saarbrücken. Estos aparta regiono de la domo rezervita por vi por ke vi 
povu ghui la kunestadon en via grupo. Samtempe eblos partopreni ankau en 
la aliaj ofertoj de NR. La jamajn alighintojn de NIS vi trovos che 
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis2.php , la gheneralaj 
informoj pri NIS estas che http://www.esperantoland.org/nis/index.shtml#nis

Alighperiodo finighos post kelkaj tagoj

Se vi decidos pri via partopreno dum la venontaj tagoj, vi povos ankorau 
ghui la aktualajn kotizojn. Do ne tro prokrastu la aferon... Jhetu 
rigardon al http://www.esperantoland.org/nr .

Se vi havas demandon, ni volonte respondos ghin (kaj rezervos por vi la 
nunajn kotizojn).

Chion bonan al vi por la jarfino

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

-- 

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.